Vangelis

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vangelis
Vangelis en Grekio
Vangelis en Grekio
Bazaj informoj
Naskonomo Evangelos Odysseas Papathanassiou
Naskiĝo 29-an de marto 1943 (1943-03-29)
en Agria, Dosiero:Sen valoro Hellenic State
Morto 17-an de majo 2022 (2022-05-17) (79-jaraĝa)
en 15-a arondismento de Parizo,  Francio
Deveno Grekio Grekio
Ĝenroj elektronika muziko, Instrumenta muziko, filma muziko, progresiva roko, Klasika muziko, New Age
Profesio komponisto, muzikisto,
Instrumentoj Piano, sintezilo, Klavarinstrumento, Korg PS-3300, Hammond organo, basgitaro, Drumo, Frapinstrumento
Aktivaj jaroj 1961 - nuntempo
Eldoninto RCA Records
Atlantic Records
Sony Music
Warner Bros. Records
Polydor
Parencaj
temoj
Aphrodite's Child
Jon & Vangelis
Milva
Irene Papas
Demis Roussos
Kitaro
Persona informo
Naskonomo Ευάγγελος Οδυσσέας Παπαθανασίου
Aliaj nomoj Vangelis • Βαγγέλης
Tombo Tombejo Père-Lachaise
Lingvoj moderna grekafrancaanglagreka
Ŝtataneco Grekio
Alma mater Athens School of Fine Arts • Lycée Léonin
Okupo
Okupo filmkomponisto • klavaristo • muzikproduktistokomponisto • pentristo
Verkoj Mythodea
Chariots of Fire
1492: Conquest of Paradise
Blade Runner
666
vdr

Vangelis, propranome Evangelos Odysseas Papathanassiou (Ευάγγελος Οδυσσέας Παπαθανασίου, naskiĝis la 29-an de marto 1943 en Agria, Grekio, mortis la 17-an de majo 2022), estis fama instrumentisto kaj muzika komponisto de greka deveno. Li apartenas al la pioniroj de la elektronika popmuziko, sed lia kreado intervenas en pli da muzikaj stiloj.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Komence de la 60-aj jaroj Vangelis estis ano de la greka muzika grupo The Forminx. En 1968 li foriris el Grekio kaj en Parizo li fondis kune kun Demis Roussos kaj Loukas Sideras, siaj samlandanoj, la grupon Aphrodite's Child, kies kreado portis sin en signo de progresiva rokmuziko. En 1972 la grupo disfalis, sed Vangelis ankaŭ pli poste kunlaboris kun Roussos.

Vangelis komencis sian soloan karieron per kompono de muziko por filmoj reĝisoritaj de Frederic Rossif. Li alligis ankaŭ mallarĝajn kontaktojn kun kantisto Jon Anderson (el la muzika grupo Yes).

Vangelis poste transŝoviĝis en Londonon, kie li fondis propran surdiskigan studion Nemo. En 1975 li surdiskigis ĉi tie sian unuan konatan albumon Heaven and Hell. En 1982 la muziko de Vangelis por la filmo Chariots of Fire akiris Oskaron.

Kunlaborante kun la reĝisoro Ridley Scott li komponis la saman jaron muzikon por la fama scienfikcia filmo Blade Runner. La sukcesan kunlaboradon Vangelis poste ripetis en la jaro 1992, kiam li kreis muzikon por la filmo 1492: Conquest of Paradise.

Diskaro[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]