Astigmatismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Astigmatismo estas la eco de optika sistemo, kiu ne koncentas la lumon en unu pukton. La horizontalaj kaj vertikalaj lumradioj venantaj el direktoj malproksime de la optika akso de la lenso renkontas sin en du evitemaj linioj. Ankaŭ la mallarĝaj oblikvaj radioj igas du linioj post la lenso. La radioj venantaj el malsamaj direktoj faras la du linion.

Medicine, astigmatismo estas difekto de la okulo, kiu, ne havante unu saman kurbecon en la diversaj meridianoj, estigas vidon neegale klaran en ĉiuj direktoj. Ordinare denaska, ĝi ofte ŝuldiĝas al hereda antaŭdispozicio; sed povas tamen esti kaŭzita ankaŭ de korneaj inflamoj, traŭmatoj aŭ operacioj. La vidakreco malpliiĝas diversgrade, tiom en proksima kiom en malproksima vidado, depende de la grado de astigmatismo, kaj la paciento plendas pri laciĝo pli aŭ malpli intensa kaj kontinua, precipe ĉe proksima vidado.

Ĝenerale, oni traktas la perturbojn de la refrakto, kiel astigmatismo, preskribante okulvitrojn.

Anastigma lensosistemo[redakti | redakti fonton]

Se iu optika lensosistemo ne estas astigma, ĝi estas anastigma. Tiuj sistemoj enhavas pluan lensojn simetrie aŭ nesimetrie. Nune estas ĉiu bonkvalita lensosistemo anastigma. Ekde la 1890aj jaroj estas fabrikitaj objektivoj por fotoaparatoj. Ĝis la farbaj fotografaĝoj popularis la produktoj de Tessar, kiun substituis la Zeiss.

Difekto de la okulo[redakti | redakti fonton]

La astigmatismo estas refrakcia difekto de la okulo. Se la surfaco de korneo estas en unu direkto pli konveksa ol en alia direkto, la okulo estas astigma, kaj vidas akre nek proksimen, nek malproksimen. La astigmatismo estas la plej ofta difekto de la okulo; la duono de la homaro havas ĝin. La miopa kaj la hipermetropa okulo bildigas la bildon en unu ebeno. La astigma okulo ne havas tiun ebenon; la korneo aŭ la lenso difraktas la lumon en iu ebeno alie ol en alia ebeno. Do ĝi ne povas esti korigita per sfera lenso, nur cilindra lenso povas helpi havante du dioptrion. Ekzemple havas la astigmio horizontale -2.25, vertikale -3.00 dioptrion. En la optiko oni nomas unu dioptrion sferan, kaj la diferencon cilindran. Nia ekzemplo povas estzi skribita kiel -2.25 kun -0.75 cilindro en 90 grado, aŭ -3.00 D kun +0.75 cilindro en 180 grado. La korigado estas diferenca en diferenciaj direktoj, ĉar nur tiel povas la bildo projekcii el ĉiu direkto en la retino. Plej ofte la horizontala kaj la vertikala direktoj estas koncernitaj, sed ankaŭ la neregulara astigmio estas ofta. Pleje estas la astigmio simetria, sed ĝi povas esti nesimetria kaj neregulara.

Specoj[redakti | redakti fonton]

  • Regulara astigmio:
La plej konveksa kaj la plej malpli konveksa direktoj estas perpendikularaj.
  • Direkta astigmio: la plej pli konveksa akso estas vertikala (±15°). Ĝi estas la plej ofta formo de la astigmio (88%).
  • Indirekta astigmio: la plej pli konveksa akso estas horizontala (±15°).
  • Oblikva astigmio: la plej pli konveksa kaj plej malpli konveksa aksoj estas oblikvaj (pli ol ±15° de la horizontala kaj la vertikala).
  • Neregulara astigmio: la plej pli konveksa kaj plej malpli konveksa aksoj ne estas perpendikularaj.

Kaŭzoj kaj konsekvencoj[redakti | redakti fonton]

La regulara astigmio estas hereda, kaj ŝanĝiĝas malpli. La neregularan astigmion okazis la traŭmo aŭ cikatro de la korneo, aŭ keratokono, sed ĝi povas ekesti post transplantado de korneo. La okazo de malgranda astigmio estas ĉirkaŭaĵa. Se la okazo ne estas malsano, la astigmio ne ŝanĝiĝas grande.

La okulo povas korigi la malgrandan astigmion. Se la astigmio estas pli grande, ĝi okazas ankaŭ kapdoloron, kaj la astigma okulo pli rapide lacigas. Se nur unu okulo de infano estas astigma, la alia okulo anstataŭigas ĝin. La astigma okulo mallernas vidi, kaj poste ĝi ne estas korigebla.

Korigado[redakti | redakti fonton]

La astigmatismo estas korigebla per cilindra lenso, kiu havas du dioptrion en du direktoj. Ekzemple la cilindra lenso povas havi +1.00 dioptrion horizontale, kaj +1.50 dioptrion vertikale. La malmolaj kontaktlensoj povas korigi malgrandan astigmion ankaŭ sen cilindraj dioptrioj. Por korigi pli grandan astigmion oni faras cilindrajn kontaktlensojn, kiuj turniĝas sin en la bona direkto post palpebrumo.

Oni kutimigas al tiuj kontaktlensoj kaj okulvitroj pli malrapide, ol lensojn, kiuj korigas miopion aŭ hiperopion, ĉar la korigado ŝanĝiĝas la formojn, kaj la vidadon de la spaco. Laŭ la scienco oni devas korigi ankaŭ la astigmion de la infanoj, ĉar nur tiel povas ili bone. Pro tio oni faras okulvitron por la infano. Se kunestas katarakto, la insertita lenso povas korigi ankaŭ regularan astigmion, sed la neregularan ne; tiu bezonas la pli tradiciajn ilojn.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Optiko[redakti | redakti fonton]

Vidado[redakti | redakti fonton]