Propriocepto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La cerbeto estas tre responsa pri kunordigo de la senkonsciaj aspektoj de propriocepto.

Proprioceptoproprioceptado, el Latina proprius, signife "propran", "individuan" kaj capio, capere, kapti, estas la senso pri la relativa pozicio de najbaraj partoj de la kapo kaj forto aŭ klopodo uzota por ties movigo.[1] Ĉe homoj, ĝi estas havigita de proprioceptiloj en striaj muskoloj (ŝpinmuskoloj) kaj tendenoj (organoj de Golgi) kaj la fibraj kapsuloj en artikoj. Ĝi distingiĝas el ekstercepto, laŭ kiu oni perceptas la eksteran mondon, kaj el introcepto, laŭ kiu oni perceptas doloron, malsaton ktp., kaj la movadon de internaj organoj. La cerbo integras informaron el propriocepto kaj el la vestibla sistemo en ĝenerala senso de korposinteno, movo, kaj akcelo. La vorto kinestezio (kinestezia senso) strikte signifas movosenso, sed estas uzata maltaŭge por referenci ĉu nur al propriocepto aŭ al la cerba integrado de proprioceptaj kaj vestiblaj ricevoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Mosby's Medical, Nursing & Allied Health Dictionary, kvara eldono, Mosby-Year Book 1994, p. 1285

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]