Stampedo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Stampedo de sovaĝaj ĉevaloj

Stampedo estas tumulta, senorda forkuro de terurita grego[1]. Tio okazas kiam grupo da grandaj bestoj, ekscititaj aŭ timigitaj, subite ekkuras en la sama direkto. Ĝi ankaŭ povas koncerni homojn, kiam homamaso provas fari la saman aferon samtempe. Ne-homaj specioj kiuj povas kaŭzi amasfuĝojn inkludas zebrojn, bovojn, elefantojn, boacojn, ŝafojn, porkojn, kaprojn, bluajn gnuojn, rosmarojn[2], sovaĝajn ĉevalojn, kaj rinocerojn.

La 29-an de oktobro 2022 okazis almenaŭ 151 mortoj pro homamasa stampedo dum festo de Haloveno en Seulo, Sud-Koreio, dum pliaj 150 homoj estis vunditaj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. PIV
  2. "3,000 walruses die in stampede tied to climate", NBC News, Associated Press, 14 decembro 2007. Kontrolita 4 septembro 2016.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]