Ĉevalo (ŝako)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Nigra ĉevalo

Ĉevalo (foje kavaliro) estas ŝakpeco en formo de ĉevala kapo. Ĝiaj ecoj estas :

  • Ĉevalo moviĝas tute specife: nome, en unu movo je 2 fakoj horizontale aŭ vertikale plus unu fako orte al tio.
  • Ĉevalon ne haltigas iuj interaj pecoj; ĝi povas "transsalti" ilin.

El tio rezultas kelkaj interesaj sekvoj:

  • Ĉevalo povas atingi el iu pozicio maksimume ok fakojn; ĉe la rando de la tabulo estas malpli, ĝi do estas pli potenca en la mezo de la rando ol apud la randoj. (En la suba diagramo la blanka ĉevalo "regas 8 fakojn, dum la nigra ĉeval-duopo, nur 6)
  • Ĉevalo estas la nura peco, kiu povas ataki (minaci) damon, sen esti atakebla de ĝi.
  • Ĉevalo povas atingi "sufokan maton", ĉe kiu la malamika reĝo estas tute ĉirkaŭata de pecoj kaj ne povas eskapi la minacon de ĉevalo. Tio konsistigas unu el raraj ekzemploj, en kiu oni povas mati per unu sola peco.
  • Per ĉevalo oni foje povas ataki samtempe du (aŭ plurajn) malamikajn pecojn, tiel ke normale nur unu el ili povas fuĝi.
  • Ĉevalo atakata de apuda kuriero aŭ peono povas per unu movo inversigi tiun atakon.

Oni taksas la valoron de ĉevalo pli malpli egala al tiu de tri peonoj (same kiel kuriero). En esceptaj okazoj ĝi povas esti tre valora, precipe se la ĉevala duopo bone kunlaboras.

Chess zhor 26.png
Chess zver 26.png
a8 b8 c8 d8 e8 f8 g8 h8
a7 b7 c7 d7 e7 f7 g7 h7
a6 b6 c6 d6 e6 f6 g6 h6
a5 b5 c5 d5 e5 f5 g5 h5
a4 b4 c4 d4 e4 f4 g4 h4
a3 b3 c3 d3 e3 f3 g3 h3
a2 b2 c2 d2 e2 f2 g2 h2
a1 b1 c1 d1 e1 f1 g1 h1
Chess zver 26.png
Chess zhor 26.png
Moviĝeblecoj de la ĉevalo
Chess zhor 26.png
Chess zver 26.png
a8 b8 c8 d8 e8 f8 g8 h8
a7 b7 c7 d7 e7 f7 g7 h7
a6 b6 c6 d6 e6 f6 g6 h6
a5 b5 c5 d5 e5 f5 g5 h5
a4 b4 c4 d4 e4 f4 g4 h4
a3 b3 c3 d3 e3 f3 g3 h3
a2 b2 c2 d2 e2 f2 g2 h2
a1 b1 c1 d1 e1 f1 g1 h1
Chess zver 26.png
Chess zhor 26.png
Sufoka mato