Peono (ŝako)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La peono (♙♟) estas la plej malforta kaj plej multnombra peco en ŝako, kaj ĝi figuras infanterianon. Ĉiu ludanto komencas la ludon kun ok peonoj, unu en ĉiu fako de la dua linio laŭ vido de la ludanto. Laŭ algebra notado la blankaj peonoj ekas ĉe a2, b2, c2, ..., h2. Kontraŭe, la nigraj peonoj ekas ĉe a7, b7, c7, ..., h7. Peonoj estas nomataj laŭ la nomo de la vertikalo. Ekzemple, oni povas diri pri "blanka f-peono". Iufoje tamen, peonoj estas tamen nomata laŭ priskriba notado, ekz-e "blanka reĝa kuriera peono".

Peonoj estas alinormaj laŭ moviĝo kaj utilo. Malsame al ĉiuj aliaj pecoj, peonoj ne moviĝas malantaŭen. Norme peono moviĝas antaŭen je unu fako, tamen, se la peono estas en sia origina fako, ĝi rajtas moviĝi antaŭen je du fakoj. Peonoj ne povas kapti aŭ transsalti alian pecon per tia speciala du-faka movo.

Malsimile al aliaj pecoj, la peono ne kaptas sammaniere kiel ĝi moviĝas. Peono kaptas diagonale, je unu fako antaŭen kaj dekstren aŭ maldekstren. Tiel ĝi povas minaci du pecojn samtempe ("forko").

Se peono sukcesas atingi la kontraŭan flankon de la ludtabulo (la unuan linion de la kontraŭulo), ĝi estas promociata al alia samkolora elektata peco, escepte de Reĝo. La peono tuj ŝanĝiĝas al damo, turo, kuriero, aŭ ĉevalo, kiu tuj efikas (ekz. efektivigas ŝakon, maton aŭ paton). Tiel, eblas havi, du damojn, tri turojn, (eĉ pli) ktp, pro promociado.

Moviĝeblecoj de la peono
Chess zhor 26.png
Chess zver 26.png
a8 b8 c8 d8 e8 f8 g8 h8
a7 b7 c7 d7 e7 f7 g7 h7
a6 b6 c6 d6 e6 f6 g6 h6
a5 b5 c5 d5 e5 f5 g5 h5
a4 b4 c4 d4 e4 f4 g4 h4
a3 b3 c3 d3 e3 f3 g3 h3
a2 b2 c2 d2 e2 f2 g2 h2
a1 b1 c1 d1 e1 f1 g1 h1
Chess zver 26.png
Chess zhor 26.png
  • peono a rajtas antaŭeniri je unu aŭ du fakoj;
  • peono b ne profitis tiun eblon, kaj antaŭeniros nun, nur je po unu fako.
  • peono c rajtas jen antaŭeniri je unu fako, jen kapti la nigran peonon d.
  • peono d, defendita de la peono e, atakas la nigrajn turo kaj damo.
  • peono f antaŭeniranta je unu fako, promociiĝas al oficira peco.
  • peono g rajtas kapti la nigran peonon h, irante fakon h6 (vidu en passant).