Reĝo (ŝako)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Blanka kaj nigra reĝoj

La reĝo (♔♚) estas peco de la ludo de ŝako. Ĝi estas la peco, kiun la kontraŭulo volas kapti por venki en la ludo. Se la reĝo estas minacata kaj ne povas eskapi, oni diras, ke la reĝo estas en ŝakmato kaj la ludo estas malgajnata.

Ĉiu ludanto komencas la ludon kun unu reĝo en la unua linio, inter la damo kaj la reĝa kuriero. Laŭ algebra notado, la blanka reĝo komencas ĉe e1 kaj la nigra reĝo komenciĝas ĉe e8.

La reĝo rajtas moviĝi kaj kapti en iu ajn direkto unu fakon, tamen oni ne povas movi la reĝon al fako, kiu estas minacata de kontraŭa peco. Kune kun turo, la reĝo povas fari specialan movon, la arokon.

Chess zhor 26.png
Chess zver 26.png
a8 b8 c8 d8 e8 f8 g8 h8
a7 b7 c7 d7 e7 f7 g7 h7
a6 b6 c6 d6 e6 f6 g6 h6
a5 b5 c5 d5 e5 f5 g5 h5
a4 b4 c4 d4 e4 f4 g4 h4
a3 b3 c3 d3 e3 f3 g3 h3
a2 b2 c2 d2 e2 f2 g2 h2
a1 b1 c1 d1 e1 f1 g1 h1
Chess zver 26.png
Chess zhor 26.png
Moviĝeblecoj de la Reĝo