Strata hundo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Strata hundo sur trotuaro en Pune, Barato.
Vaganta hundo manĝanta de forĵetaĵ-ujo en Moskvo.
Vaganta hundo en Mayagüez, Porto-Riko. Tie, oni eĉ havas specifan nomon por strataj hundoj (kaj katoj): satos.

Strataj hundoj, konataj en scienca literaturo kiel liber-vagantaj urbaj hundoj, estas liberaj hundoj kiuj vivas en urboj. Ili vivas preskaŭ ĉie kie urboj ekzistas kaj la loka homa loĝantaro permesas, precipe en la evoluanta mondo. Strataj hundoj povas esti vagantaj hundoj, t.e. hejmbestoj forlasitaj aŭ perditaj de siaj posedantoj, aŭ povas deveni de resovaĝiĝintaj prauloj kaj neniam mem esti poseditaj. Strat-hunda tromulteco povas kaŭzi problemojn por la socioj en kiuj ili vivas, do kampanjoj por malpliigi ilin, en iuj okazoj per kastrado aŭ en aliaj per mortigado, foje estas efektivigataj. Ili kutimas malsami de kamparaj liber-vagantaj hundoj en siaj kapablaroj, sociaj kondutoj, kaj ekologiaj efikoj.

Problemoj kaŭzataj de strataj hundoj[redakti | redakti fonton]

Kvalito de vivo[redakti | redakti fonton]

Hundaj bojoj, ululoj kaj bataloj pri pariĝado inter hundoj povas esti zorgigaj al homoj kaj la odoro de urino, kiun hundoj uzas kiel teritorian markilon, povas fariĝi tre pikanta ĉe nekastritaj hundoj. Iliaj fekaĵoj povas kontaĝi kelkajn malsanojn (ekz. toksokariazon).

Mordoj[redakti | redakti fonton]

Kiel lupoj, por vivi, strataj hundoj devas eviti konflikton kun homoj. Tamen, hundaj mordoj kaj hundaj atakoj povas okazi dum hundoj provas pariĝi aŭ batalas unu kun la alia, kaj piedirantoj kaj aliaj homoj en la proksimeco povas esti morditaj pro la batalado. Rabio estas grava problemo en kelkaj landoj. Barato havas pli ol 30 milionojn da vagantaj hundoj kaj pli ol 20 000 homoj mortas pro rabio ĉiujare. [1]

Kapabloj kaj adaptoj[redakti | redakti fonton]

Strataj hundoj ĉe piedira transirejo en Bukareŝto.

Hundoj estas tre adaptema kaj inteligenta specio. Por vivi en modernaj urboj, strataj hundoj devas kapabli navigi trafikon. Oni vidas iujn vagantajn hundojn en Bukareŝto transirantajn la grandajn stratojn ĉe piedaj transirejoj. La hundoj verŝajne rimarkis ke kiam homoj transiras stratojn ĉe tiaj irejoj, aŭtoj haltas.[2] La hundoj kutimis iri mem al la fluo de piedira kaj aŭta trafiko; ili sidas pacience kun la homoj sur la trotuaro kiam ili estas haltintaj ĉe ruĝa lumo, kaj poste transiras kun ili. Ili rimarkis ke aŭtoj haltas kiam granda nombro da homoj transiras la vojon tiel.[3]

En aliaj landoj, oni diras, ke strataj hundoj estas observitaj uzantaj metroon kaj aŭtobusajn servojn.[4]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Orienta Azio[redakti | redakti fonton]

Ĉinujo[redakti | redakti fonton]

Strata hundo ĉe bazaro en Honkongo

La nombro da strataj hundoj en Ĉinujo kreskis sekve de kresko de la bredado de hundoj post la jardeko de 1980. Ilia traktado fariĝis temo de polemikoj kaj konfliktoj. Iuj civitanoj provas helpi kaj ŝirmi stratajn hundojn dum aliaj provas mortigi ilin pro timo de mordoj. La registaro mem amase mortigis 50 mil stratajn kaj eĉ hejmajn hundojn cele al kontraŭbatalado de rabio en suda Ĉînujo en 2006. Afiŝoj en ĉînaj sociaj retejoj kritikas neglekton de la registaro pri la bonfarto de hundoj kaj malrespondecon de posedantoj kiuj forlasas sian hundon. La unua adoptejo por strataj hundoj malfermiĝis en 2018 en Nanĉano.[5]

Suda Azio[redakti | redakti fonton]

Barato[redakti | redakti fonton]

Vagantaj hundoj savitaj en Asamo, Barato, de loka hunda ŝirmejo.
Strata hundo trinkanta akvon en Haora, Barato en la somero.

Pro la kolapso de vulturaj populacioj en Barato, kiuj antaŭe konsumadis multajn mortintajn bestojn kaj forigis kelkajn patogenojn de la manĝreto,[6] la nombro da barataj strataj hundoj eksplodis kaj fariĝis sanrisko.[7] En Mumbajo, ekzemple, la kondiĉoj estas perfektaj por teni grandegan populacion de strathundoj. Ĝi havas pli ol 12 milionojn da homaj loĝantoj, el kiuj pli ol duono loĝas en la domaĉaroj, kaj almenaŭ kvincent tunoj da rubo tage ne estas kolektataj.[8]

Strathundoj en Barato estas timataj kiel portantoj de rabio. La lando havas la plej grandan nombron da homaj mortoj pro rabio en la mondo, laŭtakse 20 mil jare.[8] Tradicie oni atakadis strathundojn per programoj de "kapto kaj mortigo", sed en 2001 leĝo malpermesis mortigi ilin.[8][9] Nun ekzistas programoj kiel la programo Besta Kontraŭkoncipa-Kontraŭrabia (ABC-AR) komencita de Blue Cross of India, kies ĉefoficejo estas en Ĉenajo.[10] Pluraj hundaj rifuĝejoj, precipe en la suda kaj nordorienta regionoj de Barato, laboras por endomigi stratajn hundojn.

Sovaĝaj hundidoj en Bukareŝto.
Strata hundo en urbo de Valjevo, Serbio.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. BBC News 6a de Majo 2016
  2. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-04-08. Alirita 2023-02-15.
  3. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-06-01. Alirita 2023-02-15.
  4. [1]
  5. Whyke, Thomas William, kaj López-Múgica, Joaquin. 2023. "Content and Discourse Analysis of Cruelty towards Stray Dogs as Presented in Chinese Social Media". Society & Animals 31. 139-158.
  6. . How Vultures Can Eat Rotting Flesh Without Getting Sick (25-a de novembro, 2014).
  7. Markandyaa, Anil; Taylor, Tim; Longo, Alberto; Murtyd, M.N.; Murtyd, S. and Dhavalad, K.; 'Counting the cost of vulture decline—An appraisal of the human health and other benefits of vultures in India'; Ecological Economics 67 (2), 15-a de septembro 2008, pp 194–204
  8. 8,0 8,1 8,2 . Where Streets Are Thronged With Strays Baring Fangs. The New York Times (6-a de aŭgusto 2012). Alirita 3-a de oktobro 2014.
  9. . India stray dogs to form security squad. Yahoo! (9-a de aŭgusto 2012). Alirita 3-a de oktobro 2014.
  10. Rajan, Radha, "A voice for Chennai's street dogs", 10-a de junio 2013.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Beck, Alan M .1973. The ecology of stray dogs: A study of free-ranging urban animals. West Lafayette, Indiana: Purdue University Press e-books.
  • Ecollage. 2002. Dog Population Management & Canine Rabies Control. India's Official Dog Control Program in an international context. Pune. pp. 1–9
  • Irvine, Leslie. 2003. "The Problem of Unwanted Pets: A Case Study in How Institutions "Think" about Clients' Needs" in Social Problems. Vol. 50, No. 4, pp. 550–566
  • Kato Masahiko, Hideki Yamamoto, Yoshihide Inukai and Shohei Kira. 2203. "Survey of the Stray Dog Population and the Health Education Program on the Prevention of Dog Bites and Dog-Acquired Infections: A Comparative Study in Nepal and Okayama Prefecture, Japan" in Acta Med. Okayama, Vol. 57. No. 5, pp. 261–266

Eksteraj ligoj[redakti | redakti fonton]