Vaganta hundo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vaganta hundo
filmo
Originala titolo 野良犬
Originala lingvo japana lingvo
Kina aperdato 17 okt. 1949, 12 jan. 1961, 31 aŭg. 1963
Ĝenro amikopara filmo, krimfilmo, nigra filmo, filma dramo
Kameraado Asakazu Nakai
Reĝisoro(j) Kurosawa Akira
Produktisto(j) Sōjirō Motoki
Scenaro Kurosawa Akira
Filmita en Japanio
Loko de rakonto Tokio
Muziko de Fumio Hayasaka
Rolantoj Mifune Toshiro • Shimura Takashi • Keiko Awaji • Minoru Chiaki • Ichirō Sugai • Isao Kimura • Noriko Honma • Noriko Sengoku • Honda Iŝiro • Eijirō Tōno • Eiko Miyoshi
Produktinta firmao Toho
IMDb
vdr

Vaganta hundo (野良犬 Nora inu?) estas japana prikrima drama nigra filmo de 1949 reĝisorita de Akira Kurosawa en kiu stelulas Toshiro Mifune kaj Takashi Shimura. Ĝi estis la dua filmo de Kurosawa de 1949 produktita de la Kinartasocio kaj publikigita de Shintoho.

Ĝi estis ankaŭ ricevita kiel pripolica filmo (inter la unuaj japanaj filmoj en tiu ĝenro)[1] kiu esploras la sintenon de Japanio dum ties pena postmilita rekuperado tra la historio de juna detektivo, ludita de Mifune, kaj lian obsedon por la rekupero de sia manpafilo, kiu estis ŝtelita de malriĉa militveterano kiu intencas uzi ĝin por ŝtelado kaj murdo.

Adaptita el nepublikigita romano de Kurosawa en la stilo de lia preferata verkisto, nome Georges Simenon, ĝi estis la unua kunlaborado de la reĝisoro kun la scenaristo Ryuzo Kikushima, kiu poste helpos por la scenaro de ok aliaj filmoj de Kurosawa. Fama, preskaŭ senvorta sekvenco, kiu daŭras ĉirkaŭ ok minutojn, montras la detektivon, maskita kiel malriĉigita militveterano, vaganta la stratojn serĉe de la pafil-ŝtelisto; ĝi uzis realan dokumentan filmadon de la milit-detruitaj kvartaloj de Tokio filmita de la amiko de Kurosawa, nome Ishirō Honda, estonta reĝisoro de Godzilo.[2][3][4] La filmo estas konsiderata pioniro de la nuntempaj subĝenroj de polica proceduro kaj de policanparaj filmoj.[5]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Broe, Dennis. (2014) Class, Crime and International Film Noir: Globalizing America's Dark Art. Londono: Palgrave Macmillan, p. 162–67. ISBN 978-1137290137.
  2. Kurosawa 1983, paĝoj 172–177
  3. Galbraith, paĝoj 108–115
  4. Richie 1999, paĝoj 58–64
  5. (2006) “FilmInt”, Film International 4 (1–6), p. 163. Alirita 9a de Junio, 2017.. “In addition to being a masterful precursor to the buddy cop movies and police procedurals popular today, Stray Dog is also a complex genre film that examines the plight of soldiers returning home to post-war Japan.”. 

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]