Amores perros

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Amores perros
filmo
Originala titolo Amores Perros
Originala lingvo hispana lingvo
Kina aperdato 14 maj. 2000, 1 nov. 2001, 2000
Ĝenro filma dramo, suspensa filmo, sendepende farita filmo, flashback film
Kameraado Rodrigo Prieto
Reĝisoro(j) Alejandro González Iñárritu
Produktisto(j) Alejandro González Iñárritu
Scenaro Guillermo Arriaga
Filmita en Meksiko
Loko de rakonto Meksikurbo
Muziko de Gustavo Santaolalla
Rolantoj Gael García Bernal • Goya Toledo • Adriana Barraza • Emilio Echevarría • Álvaro Guerrero • Vanessa Bauche • Jorge Salinas • Dagoberto Gama • Gustavo Sánchez Parra • Rosa María Bianchi • Riccardo Dalmacci • Patricio Castillo
Honorigoj BAFTA Award for Best Film Not in the English Language • National Board of Review Award for Best Foreign Language Film • London Film Critics Circle Award for Director of the Year • Ariel Award for Best Picture
IMDb
vdr

Amores perros (Hundecaj amoj) estas meksika drama filmo de 2000, reĝisorita de Alejandro González Iñárritu kaj stelulita de Gael García Bernal, Emilio Echevarría, Goya Toledo kaj Álvaro Guerrero, inter aliaj. La filmo premieris en la Festivalo de Cannes kaj ricevis la Grandan Premion de la Semajno de la Kritikaro kaj estis nomumita al Premio de la Akademio al la plej bonkvalita filmo neanglalingva en 2000.

Ĝi estis kunverkita kun Guillermo Arriaga. Kun 21 gramoj kaj Babel, ĝi formas la "Trilogion de la morto"[1] kaj famigis internacie la karieron de ĝia protagonisto, nome la aktoro Gael García Bernal. La tri filmoj estas bazitaj sur kelkaj subrakontoj kiuj kuniĝas en sama okazaĵo.

La filmo sukcesis kaj kritike kaj komerce kaj enspezigis totalon de 95 milionojn da meksikaj pesoj, iĝante tial la kvina meksika filmo plej bilervenda siamomente. Akirinte dek unu premiojn Ariel kaj unu nomumon al Oskar-premio post 25 jaroj de foresto de la meksika kino en tiu kategorio, Amores perros iĝis mejloŝtono por sialanda kinarto.[2]

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

La fimo dividiĝas en tri subrakontoj kies roluloj nek konas unuj aliajn nek interagadas, sed iam en pinta okazaĵo koincidas ĉe trafikakcidento. La filmo startas kiam du junuloj fuĝas kun vundita hundo el kamioneto kies veturantoj intencas mortigi ilin. Tiukadre okazas la kolizio.

Octavio kaj Susana[redakti | redakti fonton]

Susana (Vanessa Bauche) estas juna studentino kiu gravediĝis el Ramiro (Marco Pérez), la frato de Octavio (Gael García Bernal), kiu kreskas sian filon ĉe la fianĉo. Kofi, la hundo de Octavio, fuĝas el la domo kaj estas kaptita de la bando de Jarocho (Gustavo Sánchez Parra), kiu dediĉas sin al eksterleĝaj hundobataloj. Kofi mortigas la hundon de Jarocho, kiu iĝas malamiko de Octavio.

Octavio, enamiĝinta de Susana dezirus foriri kun ŝi kaj ŝia filo, ekakiras monon tiucele per vetoj ĉe hundobatalo de Kofi. Dum iu batalo, Kofi, kiu venkas kiel ĉiam, estas pafita de Jarocho kaj Octavio ponardas lin ventre. La bando persekutas ilin, kio rezultas en la menciita aŭtakcidento, en kiu Octavio serioza vundiĝas kaj lia amiko mortas.

Ramiro siaflanke, dediĉas sin al ŝtelado, ĝis iam dum atako al banko iu policano pafas al Ramiro, kiu tuj mortas. Dum la funebro de Ramiro, Octavio petas lastfoje al Susana foriro kun li, sed ŝi ne montriĝas preta. En la busstacio, Octavio komprenas, ke ŝi ne venos kun ŝi, kaj li malaperas seniluziiĝinta kaj ege trista.

Daniel kaj Valeria[redakti | redakti fonton]

En la dua historio de la filmo. Daniel (Álvaro Guerrero), estas gazetestro kiu perfidas sian edzinon kun la bela Valeria (Goya Toledo), hispana ĵurnalistino kaj modelo de reklamaĵoj, kiu ege amas sian hundon, Richie. Daniel abandonas sian familion por ekvivi kun Valeria en ĵus aĉetita loĝejo, ĝuste antaŭ enorma reklamaĵo kiu montras ŝin kiel bela modelo. Por celebri tion, Daniel preparas vespermanĝon kaj Valeria iras aĉeti vinbotelon. Tiukadre ŝi kolizias kun alia aŭto (Octavio). Valeria grave vundiĝas ĉe la kruro, kio trudas ŝin provizore al rulseĝo kun helpaparato ĉe la kruro.

Sekvatage, Richie falas en truon de la planko, kiun Valeria mem rompis en la nova ligna planko de la loĝejo, kaj la hundo restas kaptita ie sub la planko; Valeria ne kapablas elirigi ĝin pro sia kripleco, konstatas, ke ŝi dumlonge ne kapablos denove labori kiel modelo kaj sentas sin kaptita de la soleco en la nova loĝejo, kie la hundo plue ne aperas. Ŝi diskutas kun Daniel kaj iam Valeria enfermiĝas en sia ĉambro, kie Daniel post iom da tempo trovas ŝin senkonscia pro kio ŝi estas denove hospitaligita. Oni devas fakte amputi sian kruron pro gangreno okazigita per trombozo generita per la klopodoj faritaj por elirigi Richie. Daniel, malesperas kaj reveninta al la loĝejo, baraktas por elirigi finfine la hundon el la planko. Profonde deprimita, Valeria revenas hejmen sur rulseĝo portita de Daniel. Trafenestre ŝi vidas, ke la reklamaĵo kun sia foto jam malaperis kaj komprenas, ke ŝi unukrura ne povos reveni al sia profesio.

El Chivo kaj Maru[redakti | redakti fonton]

El Chivo (Emilio Echevarría) estas eksprofesoro universitata kiu iĝis gerilano kaj abandonis sian familion kiam lia filino Maru estis du-jaraĝa. En la 1970-aj jaroj, li aktivulis urbogerile kaj estis enkarcerigita por du dek jaroj, post kio li loĝas en abandonita ruina loĝejo kun multaj surstrataj humdoj, eltenante sin el rubujoj kaj laboranta por mafiuloj. Tiukadre li ricevas komision de negocisto Gustavo Garfias (Rodrigo Murray) murdi lian negocpartneron kaj duonfrato, Luis Miranda Solares (Jorge Salinas). Dum kelkaj tagoj, El Chivo sekvas la predon kaj kiam li estas tuj murdinta, okazas la jam menciita trafikakcidento inter la vehikloj de Valeria kaj de Octavio. Tiukadre, li ŝtelas la monoj de tiu kaj kunportas la vunditan hundon hejmen. El Chivo ekkonas ĵurnale la morton de sia eksedzino kaj patrino de sia filino; li en la tombeja funebro demalproksime rigardas sian filinon, al kiu li neniam alproksimiĝas. Reveninte hejmen, li terurigita vidas, ke Kofi estis mortiginta ĉiujn liajn hundojn. Kolera, El Chivo estas mortiginta la hundon, sed antaŭ pafi li konstatas, ke la hundo faras kiel li mem, murdista kaj eksbatalanto, pro kio li decidas ŝanĝi sian vivon.

Finfine, li kidnapas Luis Miranda anstataŭ rekte murdi lin, kaj hejme li pridemandas lin, kiu mem konfesas, ke ja multaj homoj dezirus mortigi lin. El Chivo alvokas Gustavo, la mendinto de la morto de Luis, por ricevi la pagon de la cetero de la promesita mono. Sed El Chivo kidnapas ankaŭ lin, kaj komprenigas ambaŭ, ke ili faras maldecajn vivojn. Sekvatage, li purigas, razas kaj vestas sin per la riĉaj vestaĵoj de ambaŭ, kaj abandonas ili lasante intermeze la pafilon, por ke ili rekte «solvu siajn personajn problemojn».

Siavice, El Chivo kaŝe eniras ĉe sia filino, lasas tien la kolektitan monon, kaj lasas telefonan mesaĝon al ŝi, ke li pentas pro sia iama vivo kaj eble li serĉos sin kiam kuraĝiĝu. La filmo finiĝas kiam El Chivo (Martín) kaj Negro (Kofi) iras al horizonto en tereno ĉirkaŭurba, en soleco same kiel la protagonistoj de la aliaj du rakontoj (sed supozeble kun intenco iniciati novan vivon).

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj[redakti | redakti fonton]

  • Gael García Bernal kiel Octavio
  • Adriana Barraza kiel patrino de Octavio
  • Emilio Echevarría kiel El Chivo
  • Goya Toledo kiel Valeria Amaya
  • Vanessa Bauche kiel Susana
  • Marco Pérez kiel Ramiro
  • Humberto Busto kiel Jorge
  • Álvaro Guerrero kiel Daniel
  • Jorge Salinas kiel Luis Miranda Solares
  • Rodrigo Murray kiel Gustavo Miranda Garfias
  • Gustavo Sánchez kiel Jarocho
  • Gerardo Campbell kiel Mauricio
  • Rosa María Bianchi kiel onklino Luisa
  • Dunia Saldívar kiel patrino de Susana
  • Diego Bertoldi kiel Leonardo
  • Lourdes Echevarría kiel Maru
  • Laura Almela kiel Julieta
  • Ricardo Dalmacci kiel Andrés Salgado
  • Dagoberto Gama kiel Álvaro

Komentoj[redakti | redakti fonton]

La titolo Amores perros estas vortoludo kun la konotacia negativa signifo de la vorto "perro" (hundo) en la hispana. Krom la ĝenerala signifo (ja hundoj aperas elstare en la tri rakontoj), ofte oni uzas la vorton por indiki grandan malbonaĵon, ekzemple ĉe "un tiempo de perros" (hundeca veteraĉo) aŭ "una vida de perros" (hundeca vivaĉo), aludante tiel al malfeliĉa disvolviĝo kaj ĉefe fina rezulto de ĉiuj el la tri rakontoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Borreye, Orla Juliette. «The Significance Of The Queer And The Dog In Alejandro González Iñárritu’s Amores Perros (2000): A Masculinity At War». Wide Screen (en angla). Arkivita el la originalo la 12an de septembro 2018. Konsultota la 3an de septembro 2018.
  2. Gutiérrez, Dante (27an de aŭgusto 2018). [carga.laizquierdadiario.com/Amores-perros-hito-del-cine-mexicano-y-en-la-carrera-de-Gonzalez-Inarritu «Amores perros: hito del cine mexicano y en la carrera de Gónzalez Iñárritu».] La Izquierda Diario. Konsultita la 3an de septembro 2018.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Amores perros en la hispana Vikipedio.