Norda fulmaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Norda fulmaro
Norda fulmaro
Norda fulmaro
Biologia klasado
Regno: Bestoj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Procelarioformaj Procelariiformes
Familio: Procelariedoj Procellariidae
Genro: Fulmaro
Specio: Norda fulmaro
Fulmarus glacialis
(Linnaeus, 1761)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Norda fulmaro, Fulmarus glacialis, Fulmar,[1]Arkta fulmaro[2] estas tre abunda marbirdo troviĝanta ĉefe en ĉearktaj regionoj de norda Atlantiko kaj norda Pacifiko. Fulmaroj ekzistas en unu aŭ du kolormorfoj: unu hela kiu estas preskaŭ tute blanka, kaj unu malhela kiu estas uniforme griza. Kvankam simila laŭ aspekto al mevoj, fulmaroj estas fakte membroj de la familio de Procelariedoj, kiu inkludas petrelojn kaj pufinojn. Ĝi kaj la Suda fulmaro (Fulmarus glacialodes) kune estas la nuraj vivantaj specioj de la genro Fulmarus.

en Skotlando

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

La Norda fulmaro estas la ununura konata specio de la genro Thalassoica, kaj siavice estas membro de la familio de procelariedoj kaj de la ordo de Procelarioformaj. Ankaŭ, tiu petrelo kun la Neĝopetrelo, la Kaba petrelo, ambaŭ gigantaj petreloj, kaj ambaŭ specioj de la grupo Fulmarus, estas konsiderataj separata grupo el la aliaj membroj de la Procelariedoj.[3]

Kiel membroj de la Procelarioformaj, ili kunhavas kelkajn identigajn karakterojn. Unue, ili havas nazajn trapasejojn kiuj ligiĝas al la supra beko, kvankam la naztruoj ĉe la albatrosoj estas flanke de la beko. La bekoj de la Procelarioformaj estas unikaj ankaŭ ĉe tio ke ili disiĝas en 7 al 9 kornecaj platoj. Ili produktas stomakoleon faritan el vaksecaj esteroj kaj trigliceridoj kiuj stokiĝas en la proventrikulo. Tio estas uzata kontraŭ predantoj (kio povas rezulti en ties morto) same kiel energiriĉa manĝofonto por idoj kaj por plenkreskuloj dum ties longaj flugoj.[4] Fine ili havas ankaŭ salglandojn kiuj situiĝas ĉe la naza trapasejo kaj helpas al sensaligo de ties korpoj, pro la alta kvanto de oceana akvo kiun ili englutas. Ili elpelas la salan solvaĵon tra sia nazo.[5]

La Norda fulmaro estis unuafoje priskribita kiel Fulmarus glacialis de Carl Linnaeus, en 1761, baze sur specimeno el la interno de la Arkta Cirklo, nome en Spitsbergen.[2]

Subspecioj[redakti | redakti fonton]

Distribuado de la Norda fulmaro. Reproduktado flava, vintrumado blua

La Norda fulmaro konsistas el tri subspecioj nome:[6]

  • Fulmarus glacialis glacialis, la nomiga raso, kiu reproduktiĝas en regionoj de interna Arkto de Norda Atlantiko
  • Fulmarus glacialis auduboni, kiu reproduktiĝas en regionoj de malalta Arkto kaj borealaj de Norda Atlantiko
  • Fulmarus glacialis rodgersii, kiu reproduktiĝas en regionoj de marbordoj de orienta Siberio kaj de Alaska Duoninsulo

Etimologio[redakti | redakti fonton]

Fulmarus glacialis devenas el malnovnordlandaj vortoj full signife "freneza" kaj mar signife "mevo". "Freneza mevo" referencas al ties stomakoleo kaj ankaŭ al ties surfaca simileco al mevoj. Fine, glacialis estas latina vorto por "glacia" pro ties ekstrema norda teritorio.[7]

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Ĉe Kornvalo, Anglio

La Norda fulmaro, Fulmarus glacialis, longas je 46 al 48 cm[8][9][10] kaj ties flugiloj 102 ĝis 112 cm.[2] Ties korpopezo povas gami el 450 al 1000 g.[11] Ĝi estas griza kaj havas blankajn kapon kaj bruston. Ili povas esti ĉu pli blankaj ĉu pli grizaj, nome du morfoj unu hela kaj unu malhela, sed ambaŭ formoj havas en grizaj flugiloj antaŭpintajn blankajn makulojn. En la Pacifika Oceano estas ankaŭ intermeza morfo. Ĉiuj havas iajn similaĵojn, kaj nur la malhela morfo havas pli da malhelaj bordoj ĉe la subaĵo, kaj ĉiuj havas palajn internajn unurangajn ĉe la pinto de flugiloj. La Pacifika morfo havas pli malhelan voston ol la Atlantika morfo.[2][8][9][12][13][14][15] La larĝaj bekoj estas flavaj kaj la kruroj bluecaj.[12]

Tiu ĉi birdo ofte estas konfuzigita kun mevoj, sed ties naza tubo pruvas, ke temas pri membro de petrela familio. Aldone ili havas pli fortikajn kolojn kaj pri mallongajn kaj dikajn bekojn.[12] Kiel ĉe aliaj petreloj, ties piedirada kapablo estas limigita, sed ili estas fortaj flugantoj, kun agado per rigidaj flugiloj tre malsimila al tiu de mevoj.

Ili estas longvivaj, kun nemalofta vivodaŭro de 31 jaroj.[16]

Vivo[redakti | redakti fonton]

Flugmaniero

Rigidigante ĝiajn flugilojn, la fulmaro permesas la venton, ke tiu ĉi forportu ĝin super rokoj kaj ondoj ĉu ŝvebante ĉu plonĝfalante per surpriziga viglo.

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

Tiu ĉi griznigra birdo nestigas en klifoj, kie demetas unu ovon sur rokaj elstaraĵoj. Malsimile al mal- aŭ mezgrandaj petreloj tiuj ĉi nek estas noktaj reproduktantoj nek uzas ternestojn. Kaj reproduktantoj kaj idoj povas ekspeli haladzan stomakoleon ĝis 2 m por defendi sin. Tiu oleo difektigas plumaron de atakantoj, kiuj foje eĉ mortiĝas pro tio.

Ido

Ili ekreproduktiĝas inter la ses kaj la dekdu jaroj de aĝo. Ili estas monogamaj, kaj formas longdaŭrajn parligojn. Ili revenas al la sama nestoloko jaron post jaro.[17] La reprodukta sezono ekas en majo;[2] tamen, la ino havas glandojn kiuj stokas spermon por permesi pason de semajnoj post la kopulacio antaŭ la ovodemeto.[17] Ties nesto estas skrapaĵo en herbeca deklivo aŭ inter herbotufo surgrunde, kovrita el pli milda materialo. La birdoj nestumas en grandaj kolonioj[2][17][10][13][14] Pli ĵuse, ili eknestumis sur tegmentoj kaj konstruaĵoj.[2] Ambaŭ seksoj estas respondecaj pri la nestokonstruado.[17] La ino demetas ununuran blankan ovon 61 mm grandan,[17] kio estos kovata dum periodo de 50 al 54 tagoj, fare de ambaŭ seksoj. La frumatura ido estos kovata dum 2 semajnoj kaj elnestiĝo okazos post 70 al 75 tagoj. Por ĉio ambaŭ seksoj estas respondecaj.[2][17] Dum tiu periodo, la gepatroj estas noktuloj, kaj ne aktivas eĉ dum lunlumaj noktoj.[17]

Manĝo[redakti | redakti fonton]

Dumfluge ĉe Svalbardo.

La Norda fulmaro manĝas salikokojn, fiŝojn, kalmarojn, planktonojn, meduzojn, kaj kadavraĵojn, same kiel forĵetaĵojn.[2][17][13][14] Por manĝi fiŝojn, ili povas plonĝi ĝis kelkaj futoj profunde por kapti sian predon.[10] Plenkreskuloj manĝigas la idaron per elbuŝigita manĝaĵo meze digestita. Ili ofte sekvas fiŝkaptadajn ŝipojn por manĝi la forĵetaĵojn. La specio lastatempe oftas ĉar modernaj fiŝkaptadaj ŝipoj produktas grandan kvanton el forĵetaĵoj.

Socia kutimaro[redakti | redakti fonton]

La pariĝada ritaro de tiu fulmaro konsistas je tio ke la ino ripozas sur kornico kaj la masklo surteriĝas havante sian bekon malfermita kaj sian kapon reen. Li ekskuas sian kapon de flanko al flanko kaj supre al subon dum alvoko.[17]

Ili faras gruntajn kaj ridecajn sonojn dummanĝe kaj gorĝecajn alvokojn dum la reprodukta sezono.[13][14]

Konservado[redakti | redakti fonton]

La Norda fulmaro havas ĉirkaŭkalkulitan populacion de inter 15,000,000 kaj 30,000,000 maturaj individuoj, kiuj okupas teritorion de 28,400,000 km² kaj ties populacio de Nordameriko pliiĝas, kaj pro tio la specio estas listita de la Internacia Unio por la Konservo de Naturo kiel Malplej Zorgiga.[18] La teritorio de tiu specio pliiĝis grande dum la lasta jarcento pro la disponeblo de fiŝaj forĵetaĵoj el la komerca ŝiparo, sed povas malpliiĝi pro malmulta manĝo el tiu fonto kaj pro klimata ŝanĝo.[2] La populacio klare pliiĝis ĉefe en la Brita Insularo.[13]

En Britio, Nordaj fulmaroj historie reproduktiĝis sur la insulo Sankta Kildo (kie ties kolektado por oleo, plumoj kaj viando estis gravaj por la insula ekonomio) kaj disvastiĝis al norda Skotio en la 19a jarcento, kaj al la resto de Unuiĝinta Reĝlando ĉirkaŭ 1930. Ekzemple, la setliĝo de kolonioj ĉe la Naturrezervejo Fowlsheugh en Skotio estis unu el la unuaj areoj disvolvigataj por novaj stabilaj reproduktejaj areoj por fulmaroj.

La etendo pluis pli suden; la fulmaro povas nune ofte esti vidata en la Kanalinsuloj kaj en Francio laŭ la marbordoj kaj nordaj kaj okcidentaj, kaj estas reproduktaj paroj aŭ malgrandaj kolonioj en Nordo, Pikardio, Normandio kaj laŭlonge de la marbordo de Atlantiko en Bretonio.[19]

Populacio kaj tendenco[18]
Loko Reprodukta populacio Vintra populacio Reprodukta tendenco
Ferooj 600,000 paroj 500,000–3,000,000 individuoj stabila
Gronlando 120,000–200,000 paroj 10,000–100,000 individuoj stabila
Francio 1,300–1,350 paroj 100–500 individuoj pliiĝanta
Germanio 102 paroj pliiĝanta
Islando 1,000,000–2,000,000 paroj 1,000,000—5,000,000 individuoj malpliiĝanta
Irlando 33,000 paroj pliiĝanta
Danio 2 paroj 200–300 individuoj pliiĝanta
Norvegio 7,000–8,000 paroj pliiĝanta
Svalbardo 500,000–1,000,000 paroj pliiĝanta
Rusio (Eŭropo) 1,000–2,500 paroj
Unuiĝinta Reĝlando 506,000 paroj
Kanado, Rusio (Azio), & Usono 2,600,000–4,200,000 paroj
Totalo (plenkreskuloj) 15,000,000–30,000,000 pliiĝanta

Ekspluatado[redakti | redakti fonton]

Ovokolektado en bildo de la verko de Thomas Bewick nome A History of British Birds, Volume 2: Water Birds, 1804

Fulmaroj estis dum jarcentoj ekspluatitaj por manĝo. La gravuristo Thomas Bewick skribis en 1804 ke "Pennant, parolante pri tiuj [birdoj] kiu reproduktiĝas, aŭ loĝas, en Sankta Kildo, diras—'Neniu birdo estas tiom utila al la insulanoj kiom tiu: la fulmaro havigas al ili oleon por ties lampoj, lanugon por ties litoj, bongustaĵon por ties tabloj, balzamon por ties vundoj, kaj kuracilon por ties febretoj.'"[20] Foto de George Washington Wilson farita ĉirkaŭ 1886 montras "vidaĵoj de kaj viroj kaj virinoj de Sankta Kildo surstrande dividante la kaptaĵon de fulmaro".[21] James Fisher, aŭtoro de The Fulmar (1952)[22] kalkulis, ke ĉiu every persono de Sankta Kildo konsumis ĉirkaŭ 100 fulmarojn ĉiujare; la viando estis ties baza manĝo, kaj ili kaptis ĉirkaŭ 12,000 birdojn jare. Tamen, kiam la homa populacio lasis Sanktan Kildon en 1930, la populacio ne subite kreskiĝis.[23]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. BirdLife International (2009b)
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 2,5 2,6 2,7 2,8 2,9 Maynard, B. J. (2003)
  3. Tree of Life (27a Junio 2008)
  4. Double, M. C. (2003)
  5. Ehrlich, Paul R. (1988)
  6. Clements, James (2007)
  7. Gotch, A. T. (1995)
  8. 8,0 8,1 Sibley, David A. (2000)
  9. 9,0 9,1 Floyd, Ted (2008)
  10. 10,0 10,1 10,2 Harrison, C. & Greensmith, A. (1993)
  11. [1] (2011).
  12. 12,0 12,1 12,2 Peterson, Roger, T. (1961)
  13. 13,0 13,1 13,2 13,3 13,4 Bull, John & Farrand Jr. John (1993)
  14. 14,0 14,1 14,2 14,3 Udvarty, M. D. F. & Farrand, J. (1994)
  15. Dunn, J. L. & Alderfer, J. (2006)
  16. BirdLife International (2004)
  17. 17,0 17,1 17,2 17,3 17,4 17,5 17,6 17,7 17,8 Ehrlich, P. R. (1988)
  18. 18,0 18,1 BirdLife International (2009a)
  19. Yeatman, L (1976)
  20. Thomas Bewick. (1847 (revised edition)). A History of British Birds, volume II, Water Birds. 
  21. Wilson, George Washington (c 1886, registered 2 December 1901). Dividing the Catch of Fulmar St Kilda. GB 0231 MS 3792/C7187 6188. Alirita 9 March 2013.
  22. Fisher, J.. (1952). The Fulmar. Collins. 
  23. Cocker, 2005. pp. 12–18

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Aberdeen (2005). Fowlsheugh Ecology. Lumina Press.
  • BirdLife International (2004). "Fulmarus glacialis Northern Fulmar" (PDF). Arkivita el originalo la 3an de Januaro, 2009. Konsultita la 17an de Julio, 2009.
  • BirdLife International (2009a). "Northern Fulmar". Data Zone. Konsultita la 17an de Julio, 2009.
  • BirdLife International (2009b). The BirdLife checklist of the birds of the world, with conservation status and taxonomic sources.
  • Brands, Sheila (August 14, 2008). "Systema Naturae 2000 / Classification - Fulmarus glacialis". Project: The Taxonomicon. Konsultita la 18an de Julio, 2009.
  • Bull, John; Farrand Jr., John (June 1993) [1977]. "Open Ocean". In Opper, Jane. The Audubon Society Field Guide to North American Birds. The Audubon Society Field Guide Series. Birds (Eastern Region) (1st ed.). New York, NY: Alfred A. Knopf. p. 314. ISBN 0-394-41405-5.
  • Clements, James (2007). The Clements Checklist of the Birds of the World (6 ed.). Ithaca, NY: Cornell University Press. ISBN 978-0-8014-4501-9.
  • Del Hoyo, Joseph (ed.). "Handbook of the Birds of the World". 1. ISBN 84-87334-10-5.
  • Dunn, Jon L.; Alderfer, Jonathan (2006). "Shearwaters, Petrels (Family Procellariidae)". In Levitt, Barbara. National Geographic Field Guide to the Birds of North America (fifth ed.). Washington D.C.: National Geographic Society. p. 82. ISBN
  • Ehrlich, Paul R.; Dobkin, David, S.; Wheye, Darryl (1988). The Birders Handbook (First ed.). New York, NY: Simon & Schuster. pp. 14, 29–31. ISBN 0-671-65989-8.
  • Floyd, Ted (2008). "Tubenoses: Albatrosses, Shearwaters & Petrels, and Storm-petrels". In Hess, Paul; Scott, George. Smithsonian Field Guide to the Birds of North America (First ed.). New York, NY: HarperCollins Publishers. p. 82. ISBN 978-0-06-112040-4.
  • Gotch, A. F. (1995) [1979]. "Albatrosses, Fulmars, Shearwaters, and Petrels". Latin Names Explained A Guide to the Scientific Classifications of Reptiles, Birds & Mammals. New York, NY: Facts on File. pp. 191–192. ISBN 0-8160-3377-3.
  • Harrison, P. (1983). Seabirds: an Identification Guide. Beckenham, U.K.: Croom Helm. ISBN 0-7470-1410-8.
  • Harrison, C.; Greensmith, A. (1993). "Non-passerines". In Bunting, E. Birds of the World. New York, NY: Dorling Kindersley. p. 50. ISBN 1-56458-295-7.
  • Maynard, B. J. (2003). "Shearwaters, petrels, and fulmars (Procellariidae)". In Hutchins, Michael; Jackson, Jerome A.; Bock, Walter J. et al. Grzimek's Animal Life Encyclopedia. 8 Birds I Tinamous and Ratites to Hoatzins. Joseph E. Trumpey, Chief Scientific Illustrator (2 ed.). Farmington Hills, MI: Gale Group. pp. 123–133. ISBN 0-7876-5784-0.
  • Peterson, Roger T. (1961) [1941]. "Shearwaters, Fulmars, Large Petrels: Procellariidae". A Field Guide to Western Birds. Peterson Field Guide 2 (Second ed.). Boston, MA: Houghton Mifflin. ISBN 0-395-13692-9|0-395-13692-9.
  • Sibley, David A. (2000). "Albatrosses, Petrels and Shearwaters Families: Diomedeidae, Procellariidae". The Sibley Guide to Birds (First ed.). New York, NY: Alfred A. Knopf. p. 32. ISBN 0-679-45122-6.
  • Udvarty, Miklos, D. F.; Farrand Jr., John (1994) [1977]. In Locke, Edie. National Audubon Society Field Guide to North American Birds. National Audubon Field Guide Series. Birds (Western Region) (First ed.). New York, NY: Alfred A. Knopf. pp. 358–359. ISBN 0-679-42851-8.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]