Rungholt

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nordfrisia marbordo antaŭ 1362.

Rungholt estis setlejo en Norda Frizio, en tio kio estis tiam la Dana Duklando Ŝlesvigo. La areo estas nuntempe en Germanio. Rungholt ŝajne dronis pro la marondoj de la Norda maro kiam tajda ŝtormo (konata kiel Grote MandrenkeDen Store Manddrukning) frapis la marbordon la 15an aŭ 16an de Januaro 1362.

La preciza loko de Rungholt restas neklara. Ŝajne Rungholt estis sur la insulo Strand, kiu estis superita de la inundo Burchardi de 1634, kaj el kiu la insuletoj Pellworm kaj Nordstrandischmoor kaj la duoninsulo Nordstrand estas la nuraj restantaj fragmentoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]