Mediteraneeca maro (oceanografio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

En oceanografio, mediteraneeca maro estas kutime konsiderata ferma maro kiu havas limigitan interŝanĝon de akvo kun eksteraj oceanoj kaj kie la akvocirkulo estas hegemonia de saleco kaj de temperaturaj diferencoj pli ol de ventoj.

Listo de mediteraneecaj maroj[redakti | redakti fonton]

Mediteraneecaj maroj de la Atlantika Oceano[redakti | redakti fonton]

Mediteraneecaj maroj de la Hinda Oceano[redakti | redakti fonton]

Mediteraneeca maro inter la Hinda kaj la Pacifika Oceanoj[redakti | redakti fonton]

Tipoj de mediteraneecaj maroj[redakti | redakti fonton]

Estas du tipoj de mediteraneecaj maroj, kiuj estas la jenaj:

Koncentra baseno[redakti | redakti fonton]

  • La koncentra baseno havas pli altan gradon de saleco ol la ekstera oceano pro vaporigo, kaj ties akvoŝanĝo konsistas el enfluo de pli freŝa oceana akvo en la supra tavolo kaj elfluo de la pli saleca mediteraneeca akvo en la plej malaltaj tavoloj de la konekta markolo.
    • La Ruĝa Maro
    • La Persan Golfo
    • La Eŭrafrika Mediteraneeca Maro estas ankaŭ koncentra baseno kiel tuto, sed la Nigra Maro kaj la Adriatika Maro estas malkoncentraj basenoj (vidu sube) kiuj ŝuldas al la riveroj Danubo, Don, kaj Dnepro kaj al la Pado respektive.

Malkoncentra baseno[redakti | redakti fonton]

  • La malkoncentra baseno havas pli malaltan salecon pro la fluanta akvo kiujn oni ricevas el pluvo kaj riveroj, kaj ties akvoŝanĝo konsistas el elfluo de pli freŝa mediteraneeca akvo en la supra tavolo kaj enfluo de pli saleca oceana akvo en la plej malsupra tavolo de la markolo. Renovigo de profunda akvo povus estis nesufiĉa por havigi oksigenon suben.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Matthias Tomczak kaj J. Stuart Godfrey. 2003. Regional Oceanography: an Introduction. (vidu tiun retejon)

Notes[redakti | redakti fonton]

  1. Günther Dietrich, General oceanography: an introduction Wiley, 1980, p. 501
  2. Sverdrup, H. U., M. W. Johnson kaj R. H. Fleming; The Oceans Their Physics, Chemistry, and General Biology, Prentis-Hall, 1942, pp. 15, 35 and 637-643 [1]