Batalo de Lepanto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Batalo de Lepanto, de Paolo Veronese

La Batalo de Lepanto okazis 7-an de oktobro 1571 kiam aro de la Sankta Ligo, koalicio de Hispanio (inkluzive de ĝiaj teritorioj de Napolo, Sicilio kaj Sardio), la Venecia respubliko, la Papa Ŝtato, la Ĝenova Respubliko, la Duklando de Savojo, la Kavaliroj-Hospitalistoj kaj aliaj, decide venkis kontraŭ la ĉefa militŝiparo de la Otomana Imperio.

La kvin-hora batalo estis kontraŭbatalita ĉe la norda rando de la Golfo de Patraso, en okcidenta Grekio, kie la otomanaj fortoj navigante okcidenten de sia ŝiparmea militbazo en Lepanto (turke: i̇nebahtı; greke: Naupaktos aŭ έπαχτος, Épahtos) renkontis la fortojn de la Sankta Ligo, kiuj venis de Mesino. La venko de la Sankta Ligo donis provizoran kontrolon sur Mediteraneon, protektis Romon de invado, kaj malhelpis la otomanojn avanci plu en Eŭropon. Lepanto estis la lasta grava marbatalo batalita preskaŭ tute inter galeroj funkciitaj per remiloj, kaj donis grandan simbolan gravecon al ĝi ekde tiam.

La batalo finiĝis je la 4-a ptm. La turka ŝiparo suferis la perdon de 210 ŝipoj, el inter ili 117 galeroj kaj 10 galiotoj estis kaptitaj kaj en sufiĉe bona stato por ke la kristanoj povu konservi ilin. Je la kristana flanko, 20 galeroj estis detruitaj kaj 30 estis difektitaj tiel grave ke ili devis esti forĵetitaj. Unu venecia galero estis la nura aĵo konservita de la turkoj.

La Sankta Ligo proponis la venkon al la Virgulino Maria, al kiu ili preĝis por venko per la uzo de la rozario. Andrea Doria konservis kopion de la mirakla bildo de Nia Damo de Gvadalupo donita al li de la reĝo Filipo la 2-a en la ĉambro de sia ŝipo. Pio la 5-a starigis novan katolikan festotagon de Nia Sinjorino de la Venko por festi la batalon, kiu nun estas festita de la Romkatolika Eklezio kiel festo de la Dipatrino de la Rozario.