Galioto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Galioto 1831

La galioto origine estis marbordulo. Platfunda ŝipo kun flankstabiligiloj, por la komerca ŝipveturado. Ĝi estis uzata de skandinavoj, germanoj, nederlandanoj kaj flandroj. Rem-velŝipo, ankaŭ uzata por la fiŝkaptado kaj dum la 15-a kaj 16-a jarcento eĉ kiel galero. Ekde la 17-a jarcento la ŝipo konstruiĝis pli svelta.