Nombroj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri la Biblia libro "Nombroj". Se vi serĉas informojn pri la matematikaj objektoj, per kiuj oni nombras, vidu la paĝon Nombro.
Hebrea biblio
Tanaĥo
Judisma portalo
Kristana portalo
v  d  r

Nombroj (mallonge Nom) estas la kvara libro (de la Malnova Testamento) en la Biblio. Ĝi estas la kvara el la kvin libroj de Moseo, kiuj nomiĝas hebree Torao (parto de la Tanaĥo), greke Pentateŭko.

Nomo[redakti | redakti fonton]

La titolo estas

  • en la hebrea: במדבר (ba-midbar, "en la dezerto") laŭ la post-unuaj vortoj
  • en la greka Septuaginto (LXX): ΑΡΙΘΜΟΙ (aritmòj, "nombroj")
  • en la latina Nova Vulgato: Liber Numeri (libro pri la nombroj).

La libro nomiĝas Nombroj, ĉar ĝi entenas informojn pri la nombrado de la popolo en la dezerto Sinaj (Nom 1 - 4), kaj sur la stepoj de Moab (Nom 26).

Aŭtoro[redakti | redakti fonton]

Longe oni pensis, ke ĝin verkis la profeto Moseo laŭ Dia revelacio, sed hodiaŭ la plejmulto de la teologoj estas konvinkita, ke diversaj aŭtoroj ĝin verkis dum multe da tempo.

Detalojn vidu ĉe Pentateŭko!

Enhavo kaj strukturo[redakti | redakti fonton]

La libro entenas la rezultojn de du popolnombradoj. Ĝi rakontas pri eventoj dum la migrado tra la dezerto kaj prezentas ordonojn por la komunumo.

Ĝi konsistas el du grandaj partoj: [1]

  • El la porpastra leĝo (Nom 1,1 - 10,10)
  • De Sinaj al Jordan (Nom 10,11 - 36,13)

    Jen kelkaj konataj perikopoj:

    Hodiaŭa valoro[redakti | redakti fonton]

    Perlo de la libro estas la Aarona beno (Nom 6,24-26). Ĝis hodiaŭ judoj kaj kristanoj preĝas ĝin. Ĉe evangeliistaj (protestantaj) komunumoj ĝi estas la kutima fino de ĉiu Diservo, ĉe katolikoj unu el pluraj eblaj formoj:

    La Eternulo vin benu kaj vin gardu.
    La Eternulo lumu al vi per Sia vizaĝo kaj favorkoru vin.
    La Eternulo turnu Sian vizaĝon al vi kaj donu al vi pacon.
    Amen.

    Ĝis hodiaŭ fama estas la bildo de la esplorrigardantoj, kiuj duope portas sur stango branĉon kun unu granda peniko da vinberoj. Ĝi fariĝis eĉ varbilo por la hodiaŭa israela turismo.

    La surstanga kupra serpento, kiu similas al la bastono de la helena dio de medicino Asklepio (latine: Eskulapo), fariĝis signo de kuracistoj kaj emblemo por apotekoj ĝis hodiaŭ.

    Teksto en Esperanto[redakti | redakti fonton]

    La (iom prilaborita) traduko de Zamenhof estas trovebla

    Nova traduko el la Hebrea originalo fare de Gerrit Berveling sub titolo Nombroj aperis en 1999 ĉe Fonto.

    Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]