Libro de Ĥagaj
El Vikipedio
Ĥagaj estas libro (de la Malnova Testamento) en la Biblio. Ĝi estas parto de la Libro de la 12 Profetoj, la t. n. Malgrandaj Profetoj.
Nomo [redakti]
La libro nomiĝas
- en la hebrea: חגי
- en la greka Septuaginto (LXX): ΑΓΓΑΙΟΣ
- en la latina Nova Vulgato: Profetia Aggæi
Ĝi nomiĝas tia, ĉar ĝi prezentas vortojn de la profeto Ĥagaj.
Enhavo kaj strukturo [redakti]
Jen ebla dispozicio: [1]
- Alvoko rekonstrui la templon (Ĥag 1,1-11)
- Nova komenco (Ĥag 1,12-15)
- La nova templo (Ĥag 2,1-9)
- Nova savo (Ĥag 2,20-19)
- Sankta promeso (Ĥag 2,20-23)
Notoj [redakti]
- ↑ La subtitoloj estas prenitaj el la nove editorita esperanta Biblio:
IKUE kaj KELI (ed.): Biblio, eldonejo KAVA-PECH, Dobřichovice (Praha) 2006, ISBN 80-85853-90-6.
Ili baziĝas sur tiuj de la germana Einheitsübersetzung.
|
||||