Libro de Judit

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Hebrea biblio
Tanaĥo
Judisma portalo
Kristana portalo
v  d  r
Judit tenas la kapon de Holofernes, de Cristofano Allori, 1613, Londono)

Judit estas une el la Dua-kanonaj libroj (de la Malnova Testamento) en la Biblio.

Enhavo kaj strukturo[redakti | redakti fonton]

La libro estas rakonto pri judino kiu savas siajn kuncivitanojn sieĝatajn en Betulia de Holofernes, generalo de Nebukadnecar; verkita certe je tempoj de Makabeoj (2-a jarcento a.K.) eble en la hebreaaramea lingvo, kiu tamen alvenas ĝis ni en la greka lingvo tra la Skriboj de la Septuaginto. Certe, la aŭtoro ne referencas al faktaj okazaĵoj ĉar ne eblis ke la tro superabundaj historiaj kaj moraj malkongruaĵoj povus ne reliefiĝi al la okuloj liaj kaj de liaj tiamaj legantoj. Li provas revigligi hebrean komunumon senkuraĝigitan kaj subpremitan kaj eble dubantan pri la fundamento de sia kredo. Se Judit sukcesas mortigi la malamikon, tio okazas pro ŝiaj preĝo kaj konfido en la Sinjoro, al kiu ŝi sin fordonas per fasto, nome per la tradicia piliero de hebrea pieco per kiu honori Dion akceptante la propran kondiĉon de submetito al Dio. El konteksto lerneblas subkuŝanta teologio: Dio baldaŭas savi sian popolon kondiĉe ke tiu ĉi ne defiu Dion mem kaj liajn ordonojn.

Eroj el la libro Judit[redakti | redakti fonton]

  • Ĉapitro 8:

Aŭdis tion en tiuj tagoj Judit; ŝi estis filino de Merari, filo de Oks, filo de Jozef, filo de Uziel, filo de Elkija, filo de Ananja, filo de Gideon, filo de Rafain, filo de Aĥitub, filo de Elija, filo de Ĥilkija, filo de Elijab, filo de Natanael, filo de Ŝalumiel, filo de Curiŝadaj, filo de Izrael. 2 Ŝia edzo estis Manase, viro de ŝia tribo kaj de ŝia parencaro. Li mortis en la tagoj de la hordea rikoltado. 3 Dum li kontrolis la ligadon de la garboj en la kampo, la brulanta varmego frapis lian kapon. Li enlitiĝis kaj baldaŭ mortis en sia urbo Betulia, kaj ili enterigis lin apud liaj patroj en la kamparo inter Dotan kaj Balamon.

4 Judit funebris en sia domo jam tri jarojn kaj kvar monatojn. 5 Ŝi farigis al si tendon sur la tegmento de la domo. Kaj ŝi portis sakaĵon ĉirkaŭ la lumboj kaj estis vestita kiel vidvino. 6 Ŝi fastis ĉiujn tagojn de sia vidvineco, krom en la vespero antaŭ la sabato, la sabato mem, la vespero antaŭ la monatkomenco, la monatkomenco mem kaj la festo- kaj ĝojotagoj de Izrael. 7 Ŝi estis bela laŭ figuro kaj aspekte tre alloga. Manase, ŝia edzo, postlasis al ŝi oron kaj arĝenton, sklavojn kaj sklavinojn, brutojn kaj kampojn, kaj tio estis ŝia posedaĵo. 8 Kaj estis neniu, kiu povis diri ion malbonan pri ŝi, ĉar ŝi multe timis antaŭ Dio.

9 Judit aŭdis la riproĉojn de la popolo kontraŭ la reganto, ĉar pro manko de akvo ili perdis la kuraĝon. Kaj ŝi aŭdis ĉiujn vortojn, kiujn Uzija respondis al ili, kiam li ĵuris, ke post kvin tagoj li transdonos la urbon al la Asirianoj. 10 Kaj ŝi sendis sian favoratan sklavinon, kiu administris ĉiujn ŝiajn posedaĵojn, por voki Ĥabrison kaj Ĥarmison, la pliaĝulojn de la urbo. 11 Kaj ili venis al ŝi, kaj ŝi diris al ili: Aŭskultu al mi, vi regantoj de la loĝantoj de Betulia! Ne pravaj estis la vortoj, kiujn vi hodiaŭ diris al la popolo. Vi ĵuris antaŭ Dio, ke vi transdonos la urbon al niaj malamikoj, krom se en kvin tagoj la Sinjoro Sin turnos al vi por helpi. 12 Kiuj ja estas vi, ke hodiaŭ Dion vi elprovis, kaj ke kiel simplaj homoj vi starigis vin mem super Dio? 13 Vi ja ekserĉas kompreni la Sinjoron, la Plejpotenculon, sed en eterno nenion vi malkovros! 14 Ĉar vi eĉ ne komprenas la profundaĵojn de la homa koro nek komprenas la pensojn de lia menso: kiel do vi komprenus Dion, kiu kreis ĉion, kaj kiel vi scius Lian menson kaj komprenus Lian rezonadon? Neniel, fratoj! Ne kolerigu la Sinjoron, nian Dion! 15 Ĉar eĉ se en ĉi tiuj kvin tagoj Li ne volas helpi al ni, Li tamen havas la povon elekti, en kiuj tagoj Li aŭ protektos nin aŭ detruos nin de antaŭ la vizaĝo de niaj malamikoj. 16 Vi ne fiksu la decidojn de la Sinjoro, nia Dio, ĉar Dio ne estas minacebla kiel la homo, nek ŝanceliĝema kiel la homido! 17 Tial do pacience savon ni atendu de Li: ni vokadu al Li por nia helpo, kaj Li aŭskultos al nia voĉo, se tio plaĉos al Li. 18 Ĉar neniam ekzistis inter ni, nek ekzistas hodiaŭ, tribo aŭ patrodomo aŭ vilaĝo aŭ urbo, kiuj ekadoris memfaritajn diojn, kiel ja okazis en antaŭaj tagoj. 19 Tial niaj patroj estis donitaj al glavo kaj al rabado, kaj pro tio ili falis antaŭ niaj malamikoj. 20 Sed ni ne konas alian dion krom Lin, la veran Dion. Tial ni esperas, ke Li ne turnos siajn okulojn for de ni nek for de nia gento. 21 Ĉar se oni kaptos nin, la tuta Judujo estos kaptita kaj nia sanktejo fariĝos rabitaĵo. Kaj pro tiu profanado Li pagigos nin per nia sango, 22 kaj ankaŭ la morton de niaj fratoj, la kaptitecon de nia lando kaj la dezertigon de nia heredaĵo Dio riproĉos al ni inter la nacianoj, kien ajn oni forkondukos nin kiel sklavojn, kaj ni estos objekto de insultoj kaj riproĉo antaŭ tiuj, kiuj aĉetos nin. 23 Ĉar nia sklaveco ne direktiĝos al graco, sed al malhonoro ĝin destinos la Sinjoro, nia Dio.

24 Kaj nun, fratoj, ni do montru al niaj fratoj, ke ilian vivon ni defendas kaj ke la sanktaĵo, la templo kaj la altaro, povas fidi je ni. 25 Krom ĉio ĉi tio, ni danku la Sinjoron, nian Dion, kiu elprovas nin same kiel Li elprovis niajn patrojn. 26 Memoru, kion Li faris al Abraham, kaj kiel Li elprovis Isaakon, kaj kio okazis al Jakob en la Siria Mezopotamio, kiam li paŝtis la ŝafojn de Laban, la frato de sia patrino. 27 Ĉar kiel Li fajre fandis ilin por elprovi ilian koron, tiel ankaŭ nin Li ne punas, sed pro ilia bonfarto la Sinjoro skurĝas tiujn, kiuj estas proksimaj al Li.

28 Kaj Uzija diris al ŝi: Ĉion, kion vi diris, vi parolis el bona koro, kaj neniu kontraŭus viajn vortojn. 29 Ĉar ne nur hodiaŭ via saĝeco sin montras, sed jam de la komenco de viaj tagoj la tuta popolo konas vian saĝecon. Vi ja havas klaran juĝon. 30 Sed la homoj estas tre soifaj kaj ili devigis nin tiel agi, kiel ni promesis al ili, kaj tial ni faris la ĵuron, kiun ni ne povos ignori. 31 Sed vi preĝu por ni, ĉar vi estas pia virino, kaj la Sinjoro sendos la pluvon por plenigi niajn cisternojn; tiam ni ne forvelkos.

32 Kaj Judit diris al ili: Aŭskultu al mi! Mi faros ion, pri kio de generacio al generacio oni parolos inter la idoj de nia popolo. 33 Hodiaŭ nokte vi staros ĉe la pordego, kaj mi eliros kun mia favorata sklavino. Kaj antaŭ ol pasos la kvin tagoj, post kiuj vi promesis transdoni la urbon al niaj malamikoj, la Sinjoro savos Izraelon per mia mano. 34 Sed vi devos ne esplori pri mia faro, ĉar mi nenion diros al vi antaŭ ol mi estos plenuminta ĝin .

35 Kaj Uzija kaj la regantoj diris al ŝi: Iru en paco, kaj la Sinjoro Dio estu kun vi por puni niajn malamikojn. 36 Ili forlasis ŝian tendon kaj reiris al siaj postenoj.

Judit senkapigas Holofernes-on, de Caravaggio

Kanto de Judit[redakti | redakti fonton]

  • Ĉapitro 16

1 Kaj Judit diris: Eksonigu por mia Dio per tamburoj, kantu por la Sinjoro kun cimbalmuziko, kanto kaj psalmo miksiĝu por Li, gloru kaj alvoku Lian nomon. 2 Ĉar Dio estas la Sinjoro, kiu frakasas ĉiujn batalojn; en ilia tendaro, meze de la popolo, Li savis min el la manoj de miaj persekutantoj.

3 Venis Asirio el la montoj de la nordo, venis kun dek miloj de sia armeo; ĝia amaso baris torentojn, ĝia rajdistaro kovris la montetojn. 4 Li ĵuris, ke li forbruligos miajn landojn, miajn junulojn forprenos per la glavo, miajn suĉinfanojn teren ĵetos, miajn infanojn donacos kiel predon kaj miajn virgulinojn kiel milit-akiron. 5 Sed la Sinjoro, la Plejpotenculo, neniigis ilin per la mano de virino. 6 Ĉar ilia potenco falis ne per junaj viroj, ne filoj de Titanoj batis lin planken, ne altaj Gigantoj atakis lin, sed Judit, filino de Merari, paralizis lin per la beleco de sia vizaĝo. 7 Ŝi demetis la vestaĵojn de sia vidvineco por levi la suferantojn de Izrael. Sian vizaĝon per ungvento ŝi ŝmiris, 8 siajn harojn per kapzono ŝi ligis kaj robon el lino ŝi prenis por trompi lin. 9 Ŝia sandaleto ravis liajn okulojn, ŝia beleco lian animon sklavigis kaj trairis la glavo lian nukon.

10 Frostotremis pro ŝia kuraĝo la Persoj kaj la Medoj konsterniĝis pro ŝia kuraĝo. 11 Tiam miaj humiligitoj levis la batalkrion, kaj ili ektimis; miaj senfortigitoj laŭte ekkriis kaj ili konfuziĝis; ili levis siajn voĉojn, kaj ili forkuris. 12 Ilin trapikis filoj de junulinoj, kiel filojn de forkurintaj sklavoj ili mortigis ilin, ili pereis en la batalo de mia Sinjoro.

13 Novan kanton mi kantos por mia Dio. Ho Dio, granda Vi estas kaj glora, mirinda en Via forto, nesuperebla. 14 Vin servu Via tuta kreitaĵaro; ĉar Vi parolis, kaj ili fariĝis, Vi elsendis Vian spiriton, kaj ili konstruiĝis. Estas neniu, kiu rezistas al Via voĉo.

15 Montoj kaj maroj ĝis la fundamento skuiĝas, rokoj kiel vakso fandiĝas antaŭ Via vizaĝo; sed al tiuj, kiuj timas antaŭ Vi, Vi ankoraŭ estas tre kompatema.

16 Ĉar bonodora oferaĵo en si mem estas malgranda, eĉ pli malgranda la sebo, brulofero por Vi, sed kiu timas antaŭ la Sinjoro, tiu estas granda por ĉiam.

17 Ve al la popoloj, kiuj sin levas kontraŭ mia gento; la Sinjoro, la Plejpotenculo, ilin punos en la tago de l' juĝo. Fajron kaj vermojn Li venigos sur ilian karnon, kaj ili ploros pro doloro ĝis eterne.

Rete legebla[redakti | redakti fonton]