Ŝablono-Diskuto:Tanaĥo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

En kazo de dubo pri preferinda literumo pri unuopa biblia libro oni sekvu la historian tradukon de la tanaĥo fare de L. L. Zamenhof. Li tradukas la bibliajn librojn jene, en sinsekvo de la kompleta eldono [1]:

  • Genezo
  • Eliro
  • Levidoj
  • Nombroj
  • Readmono
  • Josuo
  • Juĝistoj
  • Rut
  • I Samuel
  • II Samuel
  • I Reĝoj
  • II Reĝoj
  • I Kroniko
  • II Kroniko
  • Ezra
  • Neĥemja
  • Ester
  • Ijob
  • Psalmaro
  • Sentencoj
  • Predikanto
  • Alta Kanto
  • Jesaja
  • Jeremia
  • Plorkanto
  • Jeĥezkel
  • Daniel
  • Hoŝea
  • Joel
  • Amos
  • Obadja
  • Jona
  • Miĥa
  • Naĥum
  • Ĥabakuk
  • Cefanja
  • Ĥagaj
  • Zeĥarja
  • Malaĥi

Ne vere gravas ĉu en tiu aŭ alia nacia lingvo oni iom aliel transliterumas librotitolon el la hebrea originalo, kaj ankaŭ ne gravas ĉu laŭ iu aŭ alia teorio oni nun aliel povus transliterumi al Esperanto hebrean libronomon. Eĉ ne estas argumento ke la nomoj grandparte ne havas substantivan o-finaĵon cetere kutima en Esperanto: La biblia traduko de Zamenhof estas unu el la plej klasikaj verkoj de la lingvo, kaj ne eblas neglekti ĝin (aŭ aspektas kvazaŭ oni "reinventus la radon").

ThomasPusch 15:20, 30-a de majo 2010 (UTC)

Noto[redakti fonton]

  1. 1978: Londono, brita kaj alilanda biblia societo, kaj Edinburgo, nacia biblia societo de Skotlando

Plia komento: Mi ne vidas sencon ke tiu ŝablono nomiĝu "Tanaĥo OT" - Tanaĥo klare, sed kial OT? Proksimas la suspekto ke la du literoj havu la anglalingvan signifon "Old Testament" kaj simple restis el nur parta traduko de la angla ŝablononomo. Se entute, tiam en Esperanto devus esti "Tanaĥo MT" aŭ multsilabe "Tanaĥo respektive Malnova Testamento", sed sole "Tanaĥo" plene klaras. Mi do forprenos la mallongigon "OT"...

ThomasPusch 05:53, 1. Jun 2010 (UTC)


Tria komento, nur por superrigardo: Estas do informkesta ŝablono "Tanaĥo", kiu montras la judisman kaj kristanisman sistemajn kategoriigojn de la libroj de la Tanaĥo respektive Malnova Testamento, kaj plia navigila ŝablono "Libroj de la Malnova Testamento", kiu unurigarde montras ĉiujn librojn de la verko en tiu sinsekvo en kiu ili troviĝas en la klasika traduko de L. L. Zamenhof... La du ŝablonoj bone kompletigas unu la alian, kaj ambaŭ havas sencon: Estas eleganta ideo (de Airon90) meti unu el la du ŝablonoj kiel "informkesto" al la supra dekstra angulo de artikolo kaj la duan ŝablonon sub la artikolotekston (antaŭe ambaŭ koliziis en la supra dekstra artikoloangulo kaj ĝenis unu la alian...). En la nuna formo facile povas resti.

ThomasPusch 06:06, 1. Jun 2010 (UTC)

Teknika aldono[redakti fonton]

En marto 2018 roboto forprenis bildon de la Tanaĥo (tanach.jpg) el ĉiuj branĉoj de vikipedio, sed forgesis forpreni ĝin ekzemple supre en tiu ĉi diskutpaĝo. Tial ĉi tie dum 4 jaroj videblis rompita ligilo al la ne plu ekzista bildo. En junio 2022 iu kontribuanto metis novan bildon de la Tanaĥo de sama dosiera nomo (tanach.jpg) al la vikipedia komunejo - nun la bildo tutbone denove videblas, kie la roboto forgesis forpreni ĝin. Sed ĉie kie ĝi sukcesis, kompreneble la bildo estas for. Mi persone aldonas aŭ "realdonas" la novan bildon al la ŝablono mem, kiun trovis la roboto. ThomasPusch (diskuto) 10:11, 21 feb. 2023 (UTC)[Respondi]

Plia teknika aldono[redakti fonton]

Mi forprenas ligilon Portalo:Kristanismo, ĉar tiu portalo ne ekzistas kaj ŝajne neniam ekzistis. ThomasPusch (diskuto) 10:19, 21 feb. 2023 (UTC)[Respondi]