Cezaropapismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Cezaropapismo estas vorto naskita en la politikaj kaj kulturaj okcidentaj medioj de la 19a jarcento, kiu enkadras registaro-sistemon aŭ ŝtatan povon pri teraj aferoj (Cezaro), kiu emas kaj provas etendi sian povon sur religiaj aferoj (papaj). Ekzemple, imperiestro reguligas religiajn ceremoniojn aŭ nomumojn al sanktaj oficoj, kaj, foje (la historio montras eĉ tion) en kvereloj teologiaj. Tiu ŝtata aŭtoritatulo foje en la ĉefaj preĝejoj okupas sian apartan lokon.

Ikono: Konstanteno (centre) kaj episkopoj de la unua ekumena koncilio de Niceo

Okaze de monarkioj oni povas paroli pri teokratio[1].

La rilatoj de la du povoj, la tera kaj la spirita, prezentas jenan problemon: kiu regas en la nomo de Dio; enketendas ĉu estas la papo aŭ la patriarko kiu estas submetita al la imperiestro ĉar roma civitano aŭ la imperiestro submetita al la papo ĉar kristana.[2]. La naskiĝo de cezaropapismo estas samtempa kun la konvertiĝo al Kristanismo de Konstanteno la 1a komence de la 4a jarcento, kiu jam heredis el la moroj de la romanoj ankaŭ la oficon de Pontifex maximus (Plejalta pontifiko). La sinteno de Konstanteno pludaŭris en la Bizanca Imperio. En Okcidento ĝi koncernis precipe la epokon de Otonanoj

Origino de Cezaropapismo[redakti | redakti fonton]

Konstanteno la 1-a prezentas la planon de la urbo al la sankta Virgulino (Preĝejo Sankta Sofia - cirkaŭ la jaro mila).

Cezaropapismo ekenradikiĝis en la romia koncepto pri la imperiestraj povoj. Post Aŭgusto, la imperiestro kunigis en sia persono la politikajn destinojn de la imperiaj kaj la religiaj povoj. Kiel pontifex maximus, nome ĉefo de la roma sistemo de religio, li estis celo de imperia kulto kaj kunigis la komunumojn por la preĝo ĝuste por la imperiestro: li presidis la ceremoniojn de la oferoj. Fideleco al la imperiestro kaj religia fideleco estis ligitaj tiamaniemere ke la rifuzo de unu kunportis ankaŭ la rifuzon de la dua, aŭ tiel estis taksitaj ribeluloj kaj herezuloj. [3].

La apostoloj, iniciatintoj de unuaj kristanaj komunumoj, konsilis kompletan obeon al la ŝtataj aŭtoritatoj. La fideluloj estis invititaj preĝi pro ili kiel en la letero de kvara papo Klemento la 1-a al la korintanoj, kaj ilin konsideri kiel perantoj de la dia volo. Sed la kristanoj rifuzis doni kulton al la imperiestro, vivanta aŭ mortinta. Per tia sinteno la kristanoj, rifuzante la kulton praktikitan en la urbo, defendis la liberon de unuopa konscienco. Sed la konvertiĝo de Konstanteno kreis situacion novan, en kiu al kulto anstataŭiĝis la akcepto de lia ioma aŭtoritato en la Eklezio mem. Eŭsebio de Cezareo, repreninte en konsideron la tezon de Melito el Sardeso [4] ellaboras, en tiu epoko, la teologion pri la kristana imperio. Laŭ li, la politika unuiĝo donis ŝancon al la unuiĝo religia. La grandiozeco de la romia imperiestro kaj la triumfo de la kristanismo fine unuiĝis kaj kune devas marŝi. En tiu kadro, la imperiestro leviĝas al la digneco de servanto de Dio kaj bildo de la Difilo, sinjoro de la universo. [5]. Eŭsebio tezas pri la regno de Konstanteno kiel pri dia plano antaŭvidita ekde la eterneco. La imperiestro ricevas, tial, la taskon gvidi al la savo la kristanan popolon. Oni revenas al nova adaptiĝo al kristanismo de la antikva helenisma ideo de la sankta regneco kun vestoj kaj simboloj esprimantaj universalecon.

Ekde Konstateno, la Kristana Eklezio estas certe favorata, sed tenata en regateca stato. Konstateno sidiĝas inter la episkopoj kvazaŭ li estus unu el ili. Li kondutas kiel gardanto de la dogmo kaj leĝfaranto en aferoj de la eklezia disciplino, li decidas en ĉiuj aferoj de la Eklezio, li kunvokas aŭ igas eblaj la Konciliojn, intervenas en la formuloj de la kredo, pretas igi leĝojn la aŭtonomajn decidojn de la episkoparo. La ŝtata povo sekurigas la episkopojn dum ties vojaĝoj, la decidoj de la koncilioj akiras la vestojn de ŝtataj leĝoj.

Konstateno la 1-a aŭdacas aserti: La dia providenco estas en akordo kun mi. [6]. Kiel reprezentanto de Dio sur la tero, liaj decidoj estas sanktaj. Tia pretendo estas kontraŭata kaj de herezuloj kaj de tiuj kiuj dubas pri la kredo de la imperiestro.

Konstancio la 2-a, ariana konvinka, strebis por akceptigi al arianoj kaj ordodoksaj kristanoj kredon kiu kontentigus ambaŭ celante la unuiĝon de la imperio: li ne hezitis promulgi leĝon per kiu difinis kio estas la kredo de la subuloj de la imperio, iĝante tiele la kolono de cezaropapismo: La kredo vera estas tiu de la reganto.

Laŭ la 4a jarcento, tial, fariĝis, en ekstrema konfuzo de la du povoj en la sama ŝtata personulo, malferma kaj senrajta la pozicio de judoj kaj papanoj kaj herezuloj. Ĉiu malsamsenca ago de la Eklezio estas tuj taksata ribelo kontraŭ la imperio. La herezo krom negado de la komuna kristana kredo, fariĝas punenda krimo. Kiam la eklezio ekskomunikas, nome deklaras neortodoksa aparta kredero, aŭtomate igas krimulon la herezulo.

La reagoj de ekleziuloj ĉe la fino de la sama jarcento kaj precipe en la 5a jarcento, kiel tiuj de episkopoj Hilaro el Poitiers kaj Ambrozio el Milano ekmetis la bazojn de la teorio de la du povoj [7], la povoj ŝtata kaj la povo eklezia, enŝovante eĉ la submetiĝon de la ŝtata povo al tiu spirita. Ambrozio devigas la imperiestron Teodosio la 1-a konduti kiel publika pentanto kaj nudpiede marŝi sur la cindro por elpagi punon pro la masakro de plurmiloj da homoj en la ribela Tesaloniko (390).

La sama doktrino estas amplekse teoriigita de Aŭgusteno de Hipono en sia ĉefverko “De civitate Dei” (La urbo de Dio). Laŭ li: “Agas reĝo por la ĉi-tera vivo kaj reĝo por la eterna vivo”. La tera povo havu kiel celon helpi por ke la Eklezio sukcesu establi ĉi-tere “la urbon de Dio”.

Cezaropapismo en la Bizanca Imperio[redakti | redakti fonton]

En Oriento la kristana eklezio dekomence prezentiĝas multfaceta. La patriarkoj havis grandan influon sur la regionoj en kiuj etendiĝis ilia aŭtoritateco. Por ili la imperiestro realigas la kontinuon de la vojoj elektitaj de Dio por la savo de la imperiaj subuloj: tiusence la imperiestro estas ankaŭ pastro [8].

Post la 450 la kronado fare de la manoj de la patriarko egalas perdi survestadon, kio fortigas la pretendojn de la imperiestro sur la eklezio. La falo de la Okcident-Romia Imperio provokas, en la okcidentaj zonoj, plian sendependecon de la papo kaj, do, de la okcidentaj eklezioj el la civilaj povoj, dum la cezaropapismo ne estas kontestata en la Bizanca Imperio; eĉ en la nombraj kristologiaj kvereloj oni alvokas la intervenon de la imperiestro.

Justiniano kaj la Eklezio[redakti | redakti fonton]

Justiniano - mozaiko en la baziliko Sankta Vitalo (antaŭ la jaro 547)

Justiniano la 1-a celas reunuigi la imperion rekonkerante la okcidentan eron jam pasintan al la regado de barbaroj kaj profitante la komunan religian kredon. Li sin konsideras la elektito de Dio, lia reprezentanto sur la tero; taskiĝas aperi kaj esti ĉampiono de ortodoksio kaj en milito kaj en politika agado kaj en regado sur la eklezio kaj izolado de herezuloj. Li volas regi kiel mastro la eklezion, kaj, kiel repago por la protekto kaj favoroj al ĝi konceditaj, li sukcesas obteni esti, fakte, proklamita imperiestro kaj “episkopo” [9].

Justiniano provas influi la decidojn de la patriarkoj dum la kristologiaj debatoj. Kaj ke liaj influoj estas akceptitaj flanke de la episkoparo montriĝas el la jena deklaro de la konstantinopola patriarko Menaso en la Sinodo de 536: “Nenio el tio pri kio debatas la Sankta Eklezio kontraŭu la direktivojn kaj la ordonojn (de la imperiestro)”. Li igas sia la kondamnon kontraŭ Monofizismo kaj ĝin akompanas kun persekutoj en la jaroj 537-538. Kaj samtempe emanas severajn leĝojn rilate judojn kaj paganojn kaj herezulojn.

Li leĝfaras pri monaĥejoj, konstruigi religiajn establojn, ordonas kaj decidas pri aferoj internaj de la eklezioj, ŝarĝas episkopojn pri civila administrado de urboj... Fama lia Corpus juris civilis kiu plurfoje proklamas la obeon de la tuta ŝtato al kristana religio.

Neeviteble la reago de ekleziuloj kiuj provis meti la imperiestron en la limojn de siaj funkcioj kaj ne “ordoni” en aferoj pri dogmoj aŭ eklezioj. Tio videblas en la kontrastoj kun papo Vigilio kaj en la rezistoj kiujn la imperiestro renkontis en la afero Triĉapitra skismo dum la monofizismaj kvereloj. Pri la ĝeno pro la eklezia politiko de la imperiestro skribis la nordafrika episkopo Fakundo el Hermiano kiu provas difini la limojn kaj funkciojn de la imperiestro. En lia verko Defendo de la Tri Ĉapitroj (al Justiniano) publikigita ĉe éditions du Cerf en 2004, en la sfero de dogmoj, la imperiestro devas “plenumi la ordonojn de la Eklezio, neniel ilin establi aŭ malobei” (ecclesiasticorum canonum executor… non conditor, non exactor). “Kiel homo pia vi devas obei la decidojn de la Konciliaj Patroj...” [10].

Entute, la Cezaropapismo de Justiniano trafis antidoton. Kaj la eklezio mem trovas la oportunajn sugestojn por eviti subiĝi al la imperiestra entrudo. Kiel? Ne petante, al la ŝtataj povoj defendon de sia ortodoksio aŭ helpon por triumfigi sian religian mesaĝon. [11].

Post Justiniano[redakti | redakti fonton]

Antaŭ la ikonoklasta krizo, cezaropapismo ne multe pezas sur la papo ĉar precipe en Oriento la suverenoj determinas kaj organizas laŭ sia plaĉo la administrajn ekleziajn distriktojn, elektas episkopojn kaj ĉeepiskopojn. Ili kunvokas konciliojn, promulgas ties finajn dekretojn kaj provizas pri ilia plenumiĝo. En 638 imperiestro Heraklito ordonas fidkredi je la unikeco de volo en Kristo Homo-Dio. Dek jarojn poste Konstanto la 2-a trudas silenton pri tiu temo, dum la papo Marteno la 1-a estas deportita, pro tio ke tiu ĉi kondamnas la doktrinon de la unikecon de volo en Kristo, al Cherson, kie mortas. [12].

Dum la ikonoklata kverelo la imperiestroj adoptas sintenojn foje ikonofavorajn foje ikonoklastajn.

Post la ikonoklasta kverelo [13] estas ellaborita nova doktrino kiu ŝajnas kompromiso: La imperiestro submetu siajn priekleziajn decidojn al la Patriarka Sinodo (de Konstantinopolo) kaj inverse; la patriarko rajtas kritiki kaj ankaŭ ekskomuniki la imperiestron, sed ne estas pridubita la religia aŭtoritato de la imperiestro, dum la Roma Kurio limiĝas kontroli nur la ortodoksecon de la doktrino.

La tento de Cezaropapismo en Okcidento[redakti | redakti fonton]

En Okcidenta Eŭropo cezaropapismo estis antaŭe tolerata, sed ĝuste, kiam la Imperio montras la unuajn signojn de febleco, ĝi estas kritikata kaj rezistata. La pensado kaj konduto de papo Gelasio la 1-a (492-496) ekzercos determinantan influon sur la politikaj sintenoj de Mezepoko. Li, fakte, establis la distingon inter la du povoj (tera kaj spirita) aldonante la doktrinon laŭ kiu la papo respondecas pri la tera savo de la imperiestro. Laŭ li, la imperiestro estas kristano kiel la aliaj. Li estas nek kleriko kaj nek, eĉ malpli, episkopo!

Fakte, la kristana Okcidento sukcesis starigi la distingon inter la du povoj pro tio ke frue la okcidenta imperio disfalis kaj la papado ne transformiĝis en Teokratio [14].

Ekde la imperiestrigo de Karolo la Granda, la papo trovas en la karola suvereno protektanton kiu tamen hastiĝas sin ŝovi en teologiajn diskutojn kaj decidojn kiel en la Koncilio de Frankfurto (794).

Otono la 1-a kaj la papo Johano la 12-a - miniaturo de 1450.

Dume oni povas paroli pri cezaropapismo rilate la ambicion de kelkaj imperiestroj de la Sankta Romia Imperio kiuj provis trudi sian aŭtoritaton al la papo. Otono la 1-a de la Sankta Germana Romia Imperio, kiu renovigis la karolidan tradicion per la konsekra kronado per la manoj de la papo en Romo (962), ekpretendas kontroli la nomumadon al papado: li pretendas, ke la imperiestraj legatoj kontrolu la regulecon de la elektado de la papoj. La pretendo iom post iom transformiĝas en Privilegium Ottonianum (Otona Privilegio), per kiu la sekvuloj rajtas kontroli la papadon kaj la episkopadojn: le episkopoj fariĝis la fidelaj ekzekutantoj de la imperiestraj administrado kaj politiko. [15].

Poste naskiĝis la kverelo de Investituroj, kiel natura konsekvenco de la neklarecon pri la du povoj. En la lukto, la du povoj ekscesas, kiel en Dictatus papae de Gregoro la 7-a, en kiu estas asertate, ke pleneco de la povo (latine: plenitudo potestatis) apartenas nur al la roma pontifiko. La konkordato de Worms (1122) signas la finon de la cezaropapismo en Okcidento [16]. Dum la 12-a jarcento la pleneco de la spirita povo teoriumas la principon de “la du ŝlosiloj”, laŭ kiu la eklezio ne povas toleri alian povon ol tiun spiritan, la papo retenas ambaŭ fontojn de juro kaj delegas la ŝlosilon de la tera povo al la princoj... La principo marŝiĝus al nova Teokratio. Sed la historio korektigos la principojn...

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Anne Girollet, « Initiation historique à l’étude de droit, de l’Antiquité romaine (Inicado pri la historio de la juro de la antikva Romio)»
  2. C. Sotinel, « Autorité pontificale et pouvoir impérial sous le règne de Justinien: le pape Vigile », MEFRA, 104 (1992) p. 439-463 (Pontifika aŭtoritato kaj imperia povo sub la regno de Justiniano: papo Vigilio).
  3. Artikolo pri Césaropapisme (Cezaropapismo) en la Encyclopaedia Universalis, 2007.
  4. Christianisme et stoïcisme (Kristanismo kaj stoikismo), X Passion, n°37, 2001.
  5. Eusèbe de Césarée, La théologie politique de l’empire chrétien (Eŭsebio el Cezareo. La teologio politika pri la kristana imperio), Cerf, 2001.
  6. frazo citita en la artikolo “Césaropapisme” de l’Encyclopaedia Universalis
  7. Christol et Nony, Des origines de Rome aux invasions barbares (Ekde la origino de Romo ĝis la barbaraj invadoj), Hachette, 1974, p. 233.
  8. Gilbert Dagron, Empereur et prêtre, Étude sur le « césaropapisme byzantin » (Imperiestro kaj pastro, eseo pri la bizanca cezaropapismo) , Gallimard
  9. Charles Diehl, Histoire de l’Empire byzantin, 1919
  10. Défense des Trois Chapitres (Defendo pri la Tri Ĉapitroj), Ŝablono:XII, 3, 3. :
  11. G. Dragon, Empereur et prêtre, étude sur le « césaropapisme » byzantin (Imperiestro kaj pastro, eseo pri bizanca cezaropapismo). Parizo, 1996, p. 314
  12. Ducellier, Kaplan, Martin, Le Proche-Orient médiéval (La mezepoka Proksima Oriento), Paris, Hachette, 1988, p. 64
  13. Ducellier, Kaplan, Martin, p. 89
  14. Gilbert Dagron, Empereur et prêtre. Étude sur le « césaropapisme » byzantin (Imperiestro kaj pastro, eseo pri la bizanca cezaropapismo), Gallimard
  15. Joseph Rovan, Histoire de l’Allemagne des origines à nos jours (Historio de Germanio ekde la originoj ĝis niaj tagoj) , 3 éd. revue et augmentée, Éditions du Seuil, coll. «Points Histoire» nº 254, Paris, 1999, éd. 1994), ISBN|2-02-18296-3, p. 100
  16. Jean Chélini, Histoire religieuse de l’Occident médiéval (Religia historio de la mezepoka Okcidento), Hachette, 1991, p. 291

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Franclingva:

  • Jean Chélini, Histoire religieuse de l’Occident Médiéval, Hachette, 199
  • Yves Congar, L'Église, De saint Augustin à l'époque moderne, Paris, Cerf, 1997
  • Gilbert Dagron, Empereur et prêtre, Étude sur le « césaropapisme » byzantin, Gallimard
  • Charles Diehl, Histoire de l’Empire byzantin, 1919
  • Alain Ducellier, Les Byzantins, histoire et culture, Seuil, 1988.
  • Encyclopaedia Universalis, article Césaropapisme
  • Francis Rapp, Le Saint-Empire romain germanique, d’Othon le Grand à Charles Quint, Point Histoire, Seuil, 2003.

Anglalingva:

Itallingva:

  • Enciclopedia Cattolica.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • [2] Kurso pri historio de juro Université Paris X - Nanterre
  • [3] Anne Fraïsse, Pouvoir de la religion et politique religieuse dans les premiers siècles du christianisme, l’exemple de deux empereurs : Constantin et Justinien (Povo de la religio kaj religia politiko dum la unuaj jarcentoj de kristanismo, sinteno de du imperiestroj: Konstanteno kaj Justiniano
  • En ligne, texte intégral de L'Église, De saint Augustin à l'époque moderne, par Yves Congar, Paris, Cerf, 1997, 484 p.