Karnavalo de Mamoiada

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La mamuthone.

La Karnavalo de Mamoiada estas dancoparado kiu okazas ĉiujare el la festo de Sankta Antonio en Mamoiada en Sardio. Ĝi estas konsiderata kiel la ĉefa karnavalo plej karaktera kaj plej antikva de la insulo.

La parado estas komponata tradicie de grupo de dek du mamuthone kaj ok issohadore, kaj okazas el posttagmezo ĝis malfruvespere.

La mamuthone kaj la issohadore estas roluloj maskitaj kiuj distingiĝas per siaj vestoj kaj per siaj movmanieroj dum la parado. La mamuthone iras lante, dum la issohadore vestas sin buntkolore kaj havigas pli viglan etoson al la parado. La masko (visera) estas el ligno, nigra por la mamuthone kaj blanka por la issohadore. La korpo de la mamuthone estas ŝirmita per felo de nigra kapro (mastruca), kaj portas sur sia dorso aron de sonujo j (carriga). La issohadore, kontraste, vestas mantelon nome berritta, ruĝan jakon (curittu), blankajn ĉemizon kaj pantalonojn, kaj bendon de bronzaj sonoriletoj (sonajolos).

Bildaro[redakti | redakti fonton]