Cimbra lingvo

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
historie (flave) kaj nuntempe (oranĝe) mezaltgermanidaj lingvaj insuloj en nordorienta Italio

Cimbra lingvo estas kolektiva nomo de kelkaj parencaj ĝermanaj dialektoj parolitaj respektive parolataj de cimbroj en disaj montaraj vilaĝoj en jenaj nordorientaj provincoj de Italio: Trentio, Verono, Beluno, kaj Viĉenco. Ĝi konservas multajn elementojn de la malnovaltgermana kaj la mezaltgermana lingvo (bavara) ne uzatajn en la moderna (novalt)germana lingvo. Scio nek de ĉi-lasta nek de hodiaŭa bavara dialekto sufiĉas por kompreni la cimbran - ankaŭ pro leksikaj kaj gramatikaj influoj el la ĉirkaŭaj itala kaj veneta lingvoj. Mencieblas krome iama alemana influeto.

La parolantaro tre malmultiĝis en la 19a kaj 20a jarcento. Sub la itala faŝismo estis malpermesata ĝia uzo.

Nuntempe la unusola komunumo kies kvazaŭ tuta loĝantaro (ĉirkaŭ 300) ĉiutage flue parolas la cimbran estas Luzerno (itale: Luserna, germane: Lusern). Dum la lastaj jaroj viglas agadoj por fortigi la posicion de la tiea varianto. Oni normigas la ortografion kaj gramatikon. Komence de la jaro 2006 ekzistas la cimbralingva semajna televida elsendo "Zimbar Earde".

Simila al la cimbra sed aparte traktata estas la fersinvala lingvo parolata en la Fersinvalo (fersinvale: Bersntol), Trentio.

La cimbroj havas alian lingvon kaj alian historion ol la germanlingva Sudtirolo, oni do ne konfuzu ilin kun la alia. Cetere: lingvaj, historiaj kaj genetikaj esploroj malindikas, ke la cimbroj devenas de la antikva kimbra popolo.


[redakti] Eksteraj ligoj

  • Dokumentazionszentrum Lusern dokumentada centro de Luzerno en la cimbra, itala kaj germana lingvoj
  • Zimbar Earde elsendoj Zimbar Earde en TCA TrentinoTV
  • Dar Foldjo oficiala informilo de la komunumo Luzerno eldonata dufoje jare en la itala, germana kaj cimbra lingvoj
Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj