Lukso (mezurunuo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Lukso (simbolo lx) estas la mezurunuo pri lumiga intenso, akceptita de la Internacia Sistemo. Ĝi permesas taksi la lumon, kiun ricevas la unuo de surfaco. Unu lukso egalas al unu lumeno je unu kvadrata metro.

Ĝi estas unuo de mezuro pri la videbla lumo, kaj dependas de la propreco kaj la senseco de homa okulo, per la kandelo, kiu do dependas de la lumintensa funkcio.

Dimensie, ni havas:[1]

Dum en fotometrio la ricevita lumintenso nomiĝas iluminanco, en radiometrio la incida lumradiado nomiĝas iradianco.

Ĉisubaj ekzemploj de iluminancoj donas ideon pri la valoro de lukso:

  • La lumo de Suno averaĝe varias inter 32 000 lx (32 klx) kaj 100 000 lx (100 klx);
  • sub la reflektilo de televidstudio estas proksimume 1000 lx (1 klx);
  • en oficejo, la lumintensoo valoras ĉirkaŭ 400 lx;
  • en hele lumigata oficejo konforme al la nuna eŭropa regularo UNI EN 12464 ekzistas 500 lx;
  • la lumiga intenso de stratoj estas kutime 10 lx;
  • la reflektita lumo de la plenluno estas proksimume 1 lx;
  • la lumo de stelo rilatas al nur 0,00005 lx (50 μlx).

Malsamoj inter lukso kaj lumeno[redakti | redakti fonton]

La lumflukso de unu lumeno centrita sur areon de unu kvadrata metro produktas iluminancon de unu lukso.

Lukso kaj lumeno estas du malsamaj grandoj, la mezurunuo de illuminanco estas lukso, dum lumeno estas mezurunuo de lumflukso.

Pri donita lumintenso de lumfonto, la iluminanco estas inverse proporcia al la kvadrata distanco inter la lumfonto kaj la lumigita areo, dum la lumflukso estas proporcia al la kvadrato de la solida angulo vidita de la lumigita areo.

Notoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]