Bekerelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La bekerelo (simbolo Bq) estas la derivita unuo pri radioaktiveco kadre de la Sistemo Internacia de Unuoj. Ĝi estas difinita kiel la aktiveco de kvanto de radioaktiva materio en kiu unu atoma nukleo diseriĝas en unu sekundo. Tial ĝi estas ekvivalenta al s−1.

Pli malnova unuo de radioaktiveco estas la kurio. Kurio estas ekvivalenta al 3,70 x 1010 diseriĝoj en unu sekundo: proksimume la aktiveco de 1 g de radiumo-226 (Ci), difinita kiel 3,7×1010 bekereloj aŭ 37 GBq.

La bekerelo nomiĝas pro Henri Becquerel, kiu dividis Nobel-premion kun Pierre Curie kaj Maria Sklodowska-Curie pro ilia laboro kiu malkovris radioaktivecon.

En fiksita maso de radioaktiva materio, la radioaktiveco ŝanĝiĝas laŭ tempo. Tial oni donas la rapidon de diseriĝo kun tempostampo por mallongdaŭraj izotopoj. Oni povas adapti ĝin al iu specifa dato estonta aŭ pasinta. Tiel oni povas malemfazi mallongdaŭrajn izotopojn.

Oni povas ankaŭ uzi la bekerelon por la frekvenco de neperiodaj eventoj; por periodaj eventoj la herco, ankaŭ difinita kiel s−1, estas uzata kiel unuo.

Difino[redakti | redakti fonton]

1 Bq = 1 s−1

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]