Neŭtono (mezurunuo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La neŭtono (mallonge: N) estas la mezurunuo de forto laŭ la Sistemo Internacia de Unuoj.

Nomo[redakti | redakti fonton]

La neŭtono estis tiel nomita omaĝe al la brita fizikisto Isaac Newton, elstarulo en la fako de klasika mekaniko. La enkonduko de tiu mezurunuo en la internacian sistemon estis oficialigita dum la Ĝenerala Konferenco pri Pezoj kaj Mezuroj en 1960.

En Esperanto, la mezurunuo kutime nomatas "neŭtono", kvankam oni malofte uzas ankaŭ la alternativan formon, estis "nutono".

Difino[redakti | redakti fonton]

Unu neŭtono estas laŭdifine la forto, kiu akcelas unu kilogramon da materio je 1 m/s², alivorte, kiu altigas ties rapidon ĉiusekunde je 1 metro/sekundo.

Ĉar kilogramo, metro kaj sekundo estas bazaj SI-unuoj, tio estas kompleta difino de la neŭtono.

\mathrm{1\, N = 1\, \frac{\mathrm{kg}\cdot \mathrm{m}}{s^2}}

La neŭtono estas ankaŭ la mezurunuo de pezo, ĉar pezo estas esence la forto kiu ekestiĝas inter du korpoj pro gravito. Unukilograma maso, ĉe la supraĵo de la tero, havas pezon egalan al 9,81 neŭtonoj (kiu povas varii je kelkaj elmiloj laŭ la ekzakta situo sur la tera supraĵo). Pro tio, en la ĉiutaga vivo oni plej ofte esprimas pezon per kilogramoj. Tamen, dum la maso (kalkulebla per kilogramoj) estas eco de la korpo, la pezo (kalkulebla per neŭtonoj) dependas de la gravita forto; homo sur alia planedo havus la saman mason, sed malsaman pezon.

Dekoblaj kaj dekonaj unuoj[redakti | redakti fonton]

Dekoblaj kaj dekonaj unuoj de neŭtono (N) laŭ la Internacia Sistemo
Dekonaj unuoj Dekoblaj unuoj
Valoro Simbolo Nomo Valoro Simbolo Nomo
10–1 N dN decineŭtono 101 N daN dekaneŭtono
10–2 N cN centineŭtono 102 N hN hektoneŭtono
10–3 N mN milineŭtono 103 N kN kiloneŭtono
10–6 N µN mikroneŭtono 106 N MN meganeŭtono
10–9 N nN nanoneŭtono 109 N GN giganeŭtono
10–12 N pN pikoneŭtono 1012 N TN teraneŭtono
10–15 N fN femtoneŭtono 1015 N PN petaneŭtono
10–18 N aN atoneŭtono 1018 N EN eksaneŭtono
10–21 N zN zeptoneŭtono 1021 N ZN zetaneŭtono
10–24 N yN joktoneŭtono 1024 N YN jotaneŭtono

La grando de unu neŭtono estas sufiĉe taŭga por priskribi plurajn fenomenojn el la ĉiutaga vivo. Tamen, por fakaj studoj eblas uzi dekoblajn kaj dekonajn unuojn, kies nomoj formeblas per la oficialaj prefiksoj de SI.

Ekzemple, kiloneŭtonoj (kN) ofte uzatas en konstruado por priskribi la rezistokapablon de konstruaĵoj.


Konvertado al aliaj unuoj[redakti | redakti fonton]

Neŭtono Dino Kilogramo-forto Funto-forto "Poundal"
1 N ≡ 1 kg·m/s² = 105 dyn ≈ 0.10197 kp ≈ 0.22481 lbf ≈ 7.2330 pdl
1 dyn = 10−5 N ≡ 1 g·cm/s² ≈ 1.0197×10−6 kp ≈ 2.2481×10−6 lbf ≈ 7.2330×10−5 pdl
1 kp = 9.80665 N = 980665 dyn gn·(1 kg) ≈ 2.2046 lbf ≈ 70.932 pdl
1 lbf ≈ 4.448222 N ≈ 444822 dyn ≈ 0.45359 kp gn·(1 lb) ≈ 32.174 pdl
1 pdl ≈ 0.138255 N ≈ 13825 dyn ≈ 0.014098 kp ≈ 0.031081 lbf ≡ 1 lb·ft/s²

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

  • Dino, la samrola mezurunuo kadre de la malnova mezurunuaro CGS (centimetro-gramo-sekundo)