Supera Popola Asembleo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Supera Popola Asembleo
unuĉambra parlamento
Komenco 2-a de septembro 1948 vd
Geografia situo 39° 1′ 43″ N, 125° 44′ 59″ O (mapo)39.028611111111125.74972222222Koordinatoj: 39° 1′ 43″ N, 125° 44′ 59″ O (mapo)
Lando(j) Nord-Koreio vd
Sidejo Mansudae Kongresejo
Supera Popola Asembleo (Pjongjango)
Supera Popola Asembleo (Pjongjango)
DEC
Supera Popola Asembleo
Supera Popola Asembleo
Map
Supera Popola Asembleo
Ĉefestro(j) Choe Thae-bok • Kim Jong-nam vd
vdr

La Supera Popola Asembleo (koree 하이인민한국, Ch’oego Inmin Hoeŭi) estas la unuĉambra parlamento de Nord-Koreio . La parlamento konsistas el 687 deputitoj, kiuj estas elektitaj en ĝenerala baloto laŭ majoritata balotsistemo unufoje ĉiun kvinan jaron. Nord-Koreio estas lando kun unupartia reĝimo kaj nur unu listo estas rajtigita por partopreni en la baloto kaj tio estas la Demokratia Fronto por Reunuigo de Patrio, kiu kunigas la regantan partion, la Laboristan Partion de Koreio kaj kelkajn negravaj partioj.

La sidejo de la Supera Popola Asembleo estas la Mansudae Kongresejo, situanta en la ĉefurbo Pjongjango, proksime de la Granda Monumento Mansudae kaj la Muzeo de la Korea Revolucio

Voĉdonado kaj baloto[redakti | redakti fonton]

Laŭ la Konstitucio de DPRK, ŝtata supera kaj leĝdona organo estas la Supera Popola Asembleo kaj ĝia Prezidio. Ĉiu civitano ekde 17-jaraĝa povas voĉdoni kaj esti elektita al la parlamento [1].

Ĉiuj kandidatoj estas elektitaj per voĉdonado, kiu okazas ĉe la kunvenoj de la "Demokratia Fronto por Reunuigo de Patrio" (ia antaŭbaloto). La "Demokratia Fronto por Reunuigo de Patrio", malgraŭ esti en teorio koalicio de partioj, fakte estas kontrolita de la Laborista Partio de Koreio, kvankam ŝajne, ĉi tiu lasta estas nur la plej granda partio en tiu "koalicio de partioj" [2].

La "Korea Socialdemokrata Partio", la "Condoist Ĉongu Partio" kaj la "Laborista Partio de Koreio" estas la nuraj laŭleĝaj partioj en Nord-Koreio . Tiuj ĉi tri partioj kandidatiĝas kune en la baloto, kadre de la Demokratia Fronto por Reunuigo de Patrio, do, fakte, estas nur unu opcio en la baloto.

La "Demokratia Fronto por Reunuigo de Patrio" ankaŭ inkluzivas kelkajn partiajn organizaĵojn, kiel la Junulara Organizaĵo de la Laborista Partio de Koreio.

Ĉiuj 687 membroj estas nomumitaj de kaj elektitaj de la Demokratia Fronto por Reunuigo de Patrio [3].

Voĉdoni en la baloto estas deviga, kaj la voĉdonado estas sekreta. Oni povas voĉdoni 'kontraŭ' kandidato, eĉ se li estas la sola kandidato [4].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. DPRK Constitution
  2. IPU PARLINE Database: Choe Go In Min Hoe Ui. Interparlamenta Unio.
  3. Moon, Angela; Sugita Katyal, Ralph Boulton, "N.Korea vote may point to Kim successor", Reuters, 8. mars 2009. Kontrolita 31. desember 2011.
  4. The Korea Herald, 4. oktober 2007

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]