Kim Ĝong-un
El Vikipedio
| Kim Ĝong-un 김정은 |
|
| Hangeŭlo | 김정은 |
| Ĉina skribo | 金正恩 |
| Reviziita transskribo | Gim Jeong-eun |
| McCune-Reischauer | Kim Chŏngŭn |
| Esperanta transskribo | Kim Ĝong-un |
Kim Ĝong-un (김정은 - 金正恩, naskiĝis la 8-an de januaro 1983 aŭ 1984), konata kiel Kim Ĝong-woon aŭ Kim Ĝung-woon[1] estas la deklarita nova estro de Nord-Koreio ekde decembro 2011. Li estas la tria kaj plej juna filo de la eksa nordkorea estro Kim Ĝong-il, kiu mortis la 17-an de decembro 2011. Kiel nova ŝtatestro li probable transprenas de sia patro ankaŭ la postenojn de ĉefo de la Nacia Defendo-Komisio, Ĉefkomandanto de la Koreia Respublika Armeo, kaj Ĝenerala Sekretario de la Laborista Partio de Koreio.