Jang Sung-taek

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jang Sung-taek
장성택
Persona informo
장성택
Naskiĝo la  2-an de februaro 1946(nun 1946-02-02)
en Kangŭon  Nord-Koreio
Morto la 12-an de decembro 2013 (67‑jara) [1]
en Pjongjango  Nord-Koreio
Mortis pro mortpuno vd
Religio ateismo vd
Ŝtataneco Nord-Koreio vd
Alma mater Moskva Ŝtata UniversitatoUniversitato Kim Il-sung vd
Partio Korea Laborista Partio eksigita en 2013
Familio
Patro Jang Yong-hwan vd
Gefratoj Jang Song-u • Jang Song-gil • Jang Kye-sun vd
Edz(in)o Kim Gjong-hi
Infanoj Jang Kum-song • Jang Kim-song vd
Parencoj Kim Ĝong-il vd
Profesio
Okupo politikisto vd
Vicprezidanto de la Nacia Komisiono de Defendo de Nord-Koreio
Dum 7-a de junio 20108-a de decembro 2013
Prezidanto de Komisiono de Sporta Edukado de la Ŝtato kaj Sporta Gvidanto de Korea Laborista Partio
Dum 4-a de novembro 20128-a de decembro 2013
Ĉefo de Departemento de Centra Administracio de Korea Laborista Partio
Dum Oktobro 2007 – 8-a de decembro 2013
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

JANG Sung-taek (장성택, prononcata kiel [ĉang song tek]; naskiĝis la  2-an de februaro 1946(nun 1946-02-02), mortis la 12-an de decembro 2013), estis vicprezidanto de la potenca "Nacia Komisiono de Defendo" de Nord-Koreio.

Edziĝinta kun generalo Kim Gjong-hi, fratino de Kim Ĝong-il, li estis konsiderata kiel ŝlosila homo en la procezo de firmigo al povo de la juna Kim Ĝong-un depost la morto de lia patro. Post lia eksigo li estis ekzekutita pro akuzo de perfido[1].

Falo el la povo[redakti | redakti fonton]

Konsiderata kiel numero du de la reĝimo, li estis eksigita de ĉiuj postenoj pro farado de "krimoj" kontraŭ la Ŝtato kaj la ununura partio[2], kaj pro gvidado de "kontraŭ-revolucia frakcio"[3]. Krome la estroj de la partio en sia kunveno de la 8-a de decembro 2013 akuzis lin pri "malobeado al gvidanto", "vendado de la rimedoj de la lando je malaltaj prezoj", inkluzive de "aranĝado de privataj orgioj en luksaj restoracioj"[4].

La eksigo de Sung-taek estis la plej grava politika okazaĵo en Nord-Koreio depost la alveno al povo de Kim Ĝong-un fine de 2011[5].

La ŝtata agentejo KCNA kvalifikis Jang-on "ideologie malsana kaj ekstreme pigra kaj frivola" kaj akuzis lin pri "konsumado de drogoj kaj malŝparado de valutoj en kazinoj dum li ricevis medicinan kuracadon en eksterlando sub la prizorgo de la partio"[6].

Laŭ la sud-korea sekreta servo, du el liaj kunlaborantoj estus publike ekzekutitaj[7].

Motivoj[redakti | redakti fonton]

Laŭ Philo Kim, analizisto de la Instituto de Studoj por Paco kaj Reunuiĝo de la Nacia Universitato de Seulo, « Jang Sung-taek reprezentis la plej malferman flankon de la nord-korea registaro, kiu provis doni prioritaton al ekonomia disvolviĝo de la lando super la milita kaj tiu de nukleaj armiloj »[8].

Reagoj[redakti | redakti fonton]

Por la ĉina registaro, temas pri "interna demando" kiu ne difektos la "amikajn kaj kunlaborajn" rilatojn inter ambaŭ landoj. Pekino "prenis noton" de la ĉeso de Jang, sed konsideras ĝin "interna afero". "Kiel najbaroj kiuj daŭrigas rilaton de amikeco, ni deziras stabilecon, pacon kaj feliĉon al Nord-Koreio". "Ĉinio estas engaĝita en amika kaj kunlabora rilato kun Pjongjango"[9].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Corea del Norte ejecuta al tío de Kim Jong-un por "traición". RT. Alirita 12 de decembro 2013.
  2. Corea del Norte acusa de “doble juego” y “montar orgías” al influyente tío del líder. El País. Alirita 9 de decembro 2013.
  3. Oficialmente Corea del Norte anunció la destitución de Jang Sung-taek. El Economista (España). Alirita 9 de decembro 2013.
  4. Corea del Norte confirma la destitución del influyente tío de Kim Jong Un. La Tercera (Chile). Arkivita el la originalo je 2015-10-22. Alirita 9 de decembro 2013.
  5. Apartan del poder al tío del líder norcoreano. El Nuevo Diario (Nicaragua). Arkivita el la originalo je 2013-12-16. Alirita 9 de decembro 2013.
  6. Corea del Norte confirma la purga del influyente tío del líder Kim Jong-un. RTVE. Alirita 9 de decembro 2013.
  7. Destituyen a Jang Song Thaek, tío del líder de Corea del Norte. El Mundo (España). Alirita 9 de decembro 2013.
  8. Corea del Norte acusa al tío de Kim Jong-un de «organizar orgías». La Voz de Galicia. Alirita 9 de decembro 2013.
  9. China dice que destitución del "número dos" norcoreano es "una cuestión interna". EMOL (Chile). Alirita 9 de decembro 2013.

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Jang Song-thaek en la hispana Vikipedio.