Kim Ĝong-il
El Vikipedio
| korea nomo | |
| Hangeŭlo | 김정일 |
| Ĉina skribo | 金正日 |
| Reviziita transskribo | Gim Jeong-il |
| McCune-Reischauer | Kim Chŏng-il |
| Esperanta transskribo | Kim Ĝong-il |
Kim Ĝong-il (maldekstre) kun la rusa prezidanto Vladimir Putin en 2002.
Kim Ĝong-il (Korea:김정일 - 金正日) (16-a de februaro 1941 – 17-a de decembro 2011), estis la estro de Nord-Koreio ekde 1994. Li estis la Ĉefo de la Nacia Defendo-Komisio, Ĉefkomandanto de la Koreia Respublika Armeo, kaj Ĝenerala Sekretario de la Laborista Partio de Koreio.
Li sekvis sian patron Kim Il-sung, la fondinto de Nord-Koreio, kiu forpasis en 1994. Antaŭvidata posteulo estas Kim Ĝong-un, la plej juna filo de Kim Ĝong-il.