Nord-Hamgjong
El Vikipedio
Situo de la provinco en Nord-Koreio.
Nord-Hamgjong (Hamgjong-pukto) estas provinco de Nord-Koreio.
Historio [redakti]
La provinco estis kreita en 1896 ekde la norda duono de la antikva provinco Hamgjong, estinte provinco de Koreio ĝis 1945, poste iĝis provinco de Nord-Koreio. Ĝia ĉefurbo estas Ĉongjin.
Geografio [redakti]
La provinco limas sudokcidente kun Sud-Hamgjong, okcidente kun Rjanggang kaj nordoriente kun la urbo Rason, teritorio kiu disiĝis de Nord-Hamgjong en 1993. Norde troviĝas la internacia landlimo kun la Ĉina Popola Respubliko limigata de la rivero Tumeno. La Japana Maro etendiĝas oriente.