Monda Federacio de Sindikatoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Monda Federacio de Sindikatoj
emblemo
internacia organizaĵolaborista sindikato
Komenco 3-a de oktobro 1945 vd
Sidejo Ateno
Ĝenerala(j)
Sekretario(j)
Georgios Mavrikos vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

La Monda Federacio de Sindikatoj (angle World Federation of Trade Unions, akronime WFTU) estis establita por ligi sindikatojn ĉirkaŭ la mondo. Dum la Malvarma milito la organizo estis identigita kiel subtenanto de Sovetunio kaj kontrolita fare de la komunistaj partioj. La organizo, laŭ siaj deklaroj, celas plenumi la principojn de la Ĉarto de la Unuiĝintaj Nacioj de junio 1945, koncerne klopodon malhelpi militon en la mondo, kaj antaŭenigi la ekonomian kaj socian progresadon de ĉiuj nacioj per kunlaboro [1]. La organizo ankaŭ gravuris sur sia standardo la lukton kontraŭ la diversaj manifestiĝoj de faŝismo.

Aktuale en 2016, la federacio raportis, ke ĉirkaŭ 92 milionoj da laboristoj el ĉirkaŭ 120 landoj estas sindikatigitaj sub siaj membraj organizaĵoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Sovetunia poŝtilo de 1955 kun la emblemo de WFTU.

La radikoj de la organizo estas en la Internacia Federacio de Sindikatoj (IFTU), kiu estis establita en Amsterdamo en julio 1919, en provo reunuigi la sindikatojn en Eŭropo kiuj estis disigitaj inter ili en la Unua Mondmilito. En 1945, post Dua Mondmilito, la WFTU sukcedis ĝin. La fonda konferenco de la organizo okazis en Parizo la 3-an de oktobro 1945, kaj ĉeestis reprezentantoj de 56 organizaĵoj reprezentantaj proksimume 67 milionojn da laboristoj el 55 landoj. Ĝi estis antaŭita de prepara kongreso okazigita en februaro de tiu jaro en Londono. Inter la fondorganizoj estis la brita Trades Union Congress (TUC), la usona Congress of Industrial Organizations (CIO), kaj la Centra Konsilio de Sindikatoj de Sovetunio.

En la fruaj jaroj de la organizo, ĝi konsistigis la plej grandan tutmondan federacion de sindikatoj, kaj eĉ pretendis agi kaj unuigi sub ĝi ĉiujn sindikatojn en la mondo sub unu tutmonda federacio. Ĝi ricevis konsilan statuson de la Sociekonomia Konsilio de UN. Ĝi laboris por efektivigi la decidojn de la Internacia Organizo de Laboro pri la rajto sindikatiĝi kaj kolektiva negocado. Ĝi ankaŭ faris reklamkampanjojn kontraŭ la totalismaj reĝimoj en Hispanio kaj Grekio, kaj puŝis UN rekomendi al ĝiaj membroŝtatoj, ke ili forigu siajn ambasadejojn el Madrido. En julio 1946 kaj februaron 1947, la organizo sendis delegaciojn al Irano sekvanta la arestojn de sindikatestroj. En marto 1947 ĝi sendis similan delegacion al Sud-Afriko sekvanta la subpremadon de la sindikatoj de la ministoj. La organizo subtenis la naciajn luktojn por sendependeco de nacioj sub la imperiismaj reĝimoj.

Baldaŭ, tamen, ĝi disiĝis sur la fono de la Malvarma Milito, kiam la okcidentaj sindikatoj, naciaj kaj tiuj kontraŭaj al la politikoj de Sovetunio, retiriĝis de ĝi en januaro 1949, gviditaj de la usona kaj brita sindikatoj, kaj establis la konkuranta organizo la Internacia Konfederacio de Liberaj Sindikatoj (ICFTU). Centra temo de konflikto estis la Plano Marshall en Usono kiun la usonaj sindikatoj apogis [2]. La laboristaj organizoj en Jugoslavio kaj Ĉinio ankaŭ forlasis la WFTU sekvante la disputojn de siaj landoj kun Sovetunio (vidu la ĉina-sovetia disiĝo).

La organizo suferspertis alian baton kun la Dissolvo de Sovetunio, kiam pli da sindikatoj de la antaŭa Orienta Bloko forlasis ĝin kaj aliĝis al la Internacia Federacio de Kristanaj Sindikatoj (IFCTU). La rivalaj organizoj al la WFTU kunfandiĝis en 2006, kaj establis la Internacian Konfederacion de Sindikatoj, kiu konkuras kun la WFTU, kaj estas la plej granda el ili.

La Ĉina Tut-Landa Sindikata Federacio, la Turkia Revolucia Sindikata Konfederacio kaj la Confédération Générale du Travail estas inter la membroj de la WFTU [3].

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Fabio BERTINI, Gilliatt e la piovra. Il sindacalismo internazionale dalle origini ad oggi (1776–2006), Roma, Aracne, 2011

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (1945) “Labor Organizations”, Monthly Labor Review 60 (5), p. 1030–1034. 
  2. Richard Felix Staar, Foreign policies of the Soviet Union, Hoover Press, 1991, (ISBN 0-8179-9102-6), p.84
  3. Presidential Council. World Federation of Trade Unions. Alirita 2020-11-25.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]