Ĉu ili diras al ni la veron?

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉu ili diras al ni la veron?
Aŭtoro diversaj
Eldonjaro 2007
Urbo Parizo
Eldoninto SAT
Paĝoj 220
ISBN 2-9502432-9-0
vdr

La libro Ĉu ili diras al ni la veron? estas ilustrita resumo kaj analizo de raportoj de atestantoj pri krimoj kontraŭ la homaro en malliberejoj de Nordkoreio.

Jen eltiraĵo el la antaŭparolo de la tradukinto:

Citaĵo
 La celo de tiu libro ne estas fingromontri iun popolon, iun reĝimon. Kiu homa grupo povas aserti ke ĝi fieras pri ĉiuj siaj agoj? De la norda ĝis la suda hemisfero ekzemploj de homaj krueleco kaj avideco abundas. La faktoj de la raportoj en "Ĉu ili diras al ni la veron?" helpu la leganton pripensi la homan konduton por trovi pli da ekvilibro en si mem kaj sekve alporti pli da ekvilibro en la funkciado de homaj socioj. Tio estas mia deziro. 

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Ĉu ili diras al ni la veron?: neimagebla perforto / publikigita de la Fonduso por Nordkoreaj Rifuĝintoj; informcentro pri homaj rajtoj en Norda Koreio; esperantigis el la angla Franciska Toubale; eldonita de Sennacieca Asocio Tutmonda, Parizo, 2007 (presita en Japanio). 220 paĝoj: ilustrita, kolora kovrilo; 26 cm.

Originala titolo
Are they telling us the truth ?. - DLE-20070906-43567. - ISBN 2-9502432-9-0 (jen rete legebla)