Nampo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Larĝa panoramo pri la mara parto de Nampo
Nampo
urbo • urbego
Administrado
Demografio
Loĝantaro 731 448  (1993) [+]
Loĝdenso 620 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 38° 44′ N, 125° 24′ O (mapo)38.733333333333125.4Koordinatoj: 38° 44′ N, 125° 24′ O (mapo) [+]
Areo 1180 km² ( 118 000 ha) [+]
Nampo (Norda Koreio)
Nampo (Norda Koreio)
DEC
Nampo
Nampo
Situo de Nampo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Nampo [+]
vdr

Nampo 남포특별시, 南浦特別市 estas provinconivela urbego, ankaŭ havenurbo kaj universitata urbo en okcidenta parto de Nord-Koreio, en la provinco Sud-Pjongan. Inter 1980 kaj 2004 ĝi estis nomumita "speciala urbo".

Vido en Nampo
Panoramo en Nampo
Altaj domoj en Nampo

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Nampo situas laŭ Flava Maro en okcidenta parto de la lando. Ĝi estas ĉirkaŭ 50 km sudokcidente de Pjongjango.

Haveno de Nampo

Historio[redakti | redakti fonton]

Nampo estis origine malgranda fiŝkaptista vilaĝo, kiu iĝis haveno por internacia komerco en 1897. Post la 2-a mondmilito la haveno moderniĝis, tial ankaŭ la urbo pligrandiĝis.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Industrio de Nampo konsistas el ŝipkonstruado, nefera metalurgio, maŝinoproduktadoj, vitrofaradoj, tekstilaj entreprenoj, manĝaĵproduktado kaj fiŝkaptado. La ĉirkaŭa regiono estas konata pro ĝia kvalito de pomoj.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Nampo havas vojajn, fervojajn kontaktojn, krome gravas la mara haveno kaj flughaveno. Menciindas, ke la haveno vintre ne funkcias pro la glacioj. Ĉe la haveno estis konstruita 8-kilometrajn longajn digojn en la maro, havanta kluzkamerojn, kiuj permesas trairejon de ŝipoj ĝis 50,000 tunojn. Nampo ofte estas utiligita, kiel la primara haveno por ricevadoj de la eksterlandaj nutraĵhelpoj.

Klimato[redakti | redakti fonton]

En Nampo la suma jara precipitaĵo estas 947 mm, en ĉiuj monatoj pluvas/neĝas, sed inter julio-septembro pli ofte. La averaĝa temperaturo varias 7-14 °C. Inter decembro-marto ofte frostas.

Monumento en Nampo

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]