Norodom Sihamoni

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Norodom Sihamoni
Reĝo de Kamboĝo
Norodom crop.jpg
Regado 14-an de oktobro 2004 - nuntempo
Kronado 29-an de novembro 2004
Naskiĝo 14-an de majo 1953
en Flago de Kamboĝo Pnom-Peno, Kamboĝo
Antaŭulo Norodom Sihanuk
Patro Norodom Sihanuk
Patrino Norodom Monineath Sihanuk
v  d  r
Information icon.svg

Norodom Sihamoni, en la kmera skribo Seihamuni1.png, oficialtitole Preah Karuna Preah Bat Samdech Preah Baromneath Norodom Sihamoni, (nask. la 14-an de majo 1953 Pnom-Peno) estas nuntempa kamboĝa reĝo kaj ununura monarko, kiu parolas flue ĉeĥe. Krom la ĉeĥa kaj la kmera li plu parolas france kaj bone ankaŭ angle kaj ruse.

En la jaro 1962 li estis de la patro sendita studi ĝis Prago, kie li trairis bazan lernejon en la strato Ostrovní, kaj plu li studis en konservatorio kaj en Akademio de Muzaj Artoj. En la jaroj 1975 - 1977 li studis kinematografion en la nordkorea Pjongjango, ekde la 1981 li vivis en Parizo, kie li fariĝis profesoro de danco. Ekde aŭgusto de 1993 li laboris kiel grandambasadoro de Kamboĝo ĉe Unesko en Parizo. En la jaro 1994 reĝo Sihanuk donacis al li titolon Granda princo. La 14-an de oktobro 2004 post abdiko de Sihanuk, lia patro, li estis elektita kiel reĝo de Kamboĝo. Kronita li estis la 29-an de novembro 2004 en Reĝa palaco en Pnom-Peno.