reĝo de Kamboĝo • Permanent Representative of Cambodia to UNESCO vd
Honorigoj
Honorigoj
Granda Kruco de la Honora Legio • Grand Cross of the Royal Order of Cambodia • Collar of the Supreme Order of the Chrysanthemum • honorary citizen of Prague • Royal Order of Monisaraphon • Grand Cross of the Order of the Immaculate Conception of Vila Viçosa vd
Norodom Sihamoni, en la kmera skribo , oficialtitole Preah Karuna Preah Bat Samdech Preah Baromneath Norodom Sihamoni, (nask. la 14-an de majo1953Pnom-Peno) estas nuntempa kamboĝa reĝo kaj ununura monarko, kiu parolas flue ĉeĥe. Krom la ĉeĥa kaj la kmera li plu parolas france kaj bone ankaŭ angle kaj ruse.
En la jaro 1962 li estis de la patro sendita studi ĝis Prago, kie li trairis bazan lernejon en la strato Ostrovní, kaj plu li studis en konservatorio kaj en Akademio de Muzaj Artoj. En la jaroj 1975 - 1977 li studis kinematografion en la nordkorea Pjongjango, ekde la 1981 li vivis en Parizo, kie li fariĝis profesoro de danco. Ekde aŭgusto de 1993 li laboris kiel grandambasadoro de Kamboĝo ĉe Unesko en Parizo. En la jaro 1994 reĝo Sihanuk donacis al li titolon Granda princo. La 14-an de oktobro2004 post abdiko de Sihanuk, lia patro, li estis elektita kiel reĝo de Kamboĝo. Kronita li estis la 29-an de novembro2004 en la Reĝa palaco en Pnom-Peno.