Masdaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Masdaro
مدينة مصدر
Administrado
Lando Unuiĝintaj Arabaj Emiratoj
Ŝtato Abudabio
Fondita en 2006
Urbestro Ahmed Ali Al Sayegh
Telefona antaŭkodo +971
Retpaĝaro http://www.masdarcity.ae
Demografio
Geografio
Koordinatoj
24°25′45″N 54°37′6″O  /  24.42917°N, 54.61833°O / 24.42917; 54.61833 (Masdaro)Koordinatoj: 24°25′45″N 54°37′6″O  /  24.42917°N, 54.61833°O / 24.42917; 54.61833 (Masdaro)
Areo 6 km²
Horzono UTC +04
v  d  r
Information icon.svg

Masdaro (arabe مصدر , esperante la fonto) estas konstruata urbo en Abudabio (la Unuiĝintaj Arabaj Emiratoj). Ĝin planas la brita arkitekta entrepreno Foster and Partners. La urbo uzos — laŭ la planoj — nur sunenergion kaj zero-karbonan, zero-ellasan, daŭrigeblan teknologiojn. La urbo estas konstruata ĉ. 30 km oriente de la ĉefurbo Abu Dhabi, proksime al Abu Dhabi International Airport.

La iniciato startis en 2006 kaj la efektivigo daŭras 10 jarojn. La efektivigon koordinas Abu Dhabi Future Energy Company (ADFEC) kaj prezidas ŝejko Mohammad bin Zayed Al Nahyan.

Oni planas la unuan fazon je 2009. La preta urbo kostos $22 miliardojn kaj servos por hejmo de ĉ. 50.000 personoj kaj 1.500 entreprenoj. La urbo kovros 6 km² kaj entenos universitaton Masdar Institute of Science and Technology.

Gravaj partneroj en la projekto estas Massachusetts Institute of Technology, General Electric, BP, Royal Dutch Shell, Mitsubishi, Rolls-Royce, Total S.A., Mitsui, Fiat kaj la germana sunenergia entrepreno Conergy, kiu planas sunenergian parkon kun povumo de 40 MW.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]