Al Reem biosfera rezervejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Biosfera rezervejo Al Reem

biosfera rezervejo
Bazaj informoj
Geografia situo 25° 45′ 0″ N, 51° 0′ 0″ O (mapo)25.7551Koordinatoj: 25° 45′ 0″ N, 51° 0′ 0″ O (mapo)
Biosfera rezervejo Al Reem (Kataro)
Biosfera rezervejo Al Reem (Kataro)
DEC
Biosfera rezervejo Al Reem
Biosfera rezervejo Al Reem
Situo de Biosfera rezervejo Al Reem
Map
Biosfera rezervejo Al Reem
Fondita: 2005
vdr

Al Reem biosfera rezervejo (arabe محمية الريم للمحيط الحيوي) estas loĝata areo de 120 000 hektaroj en nordokcidenta Kataro, kiu inkludas duonaridajn dezertpejzaĝojn kiuj estas hejmo de gazeloj kaj arabiaj oriksoj, inter alia faŭno. Ĝi estas unu el 24 biosferaj rezervejoj de Unesko en Mezoriento (Monda Reto de Biosferaj Rezervejoj en la Arabaj Ŝtatoj).[1] Ĝi estis establita en 2005 kaj respondecas pri ĉirkaŭ 10% de la landa areo de Kataro. Ĝi estis agnoskita de Unesko en 2007.[2]

La rezervejo situas 65 kilometrojn nordokcidente de Doho. Pro ĝia densa vegetaĵaro, tiu rezervejo estas de granda graveco por la homoj de Kataro.[3]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Al-Reem. MAB Biosphere Reserves Directory, UNESCO. Alirita 3 oktobro 2015.
  2. Sillitoe P, Alshawi AA, Al-Amir Hassan AK (2010). Challenges to conservation: land use change and local participation in the Al Reem Biosphere Reserve, West Qatar.. National Institutes of Health. Alirita 3 oktobro 2015.
  3. e-Nature, Qatar. Qatar e-Nature – Nature reserves – Al Reem Reserve (angle). Alirita 2021-03-02.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Al Reem Biosphere Reserve en la angla Vikipedio.