Tunizia nacia teamo de futbalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiu ĉi artikolo traktas la viran futbalistan nacian teamon de Tunizio. Aparte de tio ankaŭ ekzistas naciaj teamoj por virinoj, kaj por viraj kaj virinaj adoleskuloj de malpli ol 18 jaroj.
Tunizia nacia teamo de futbalo
asocio Fédération tunisienne de football
Federacio Tunizia de Futbalo
konfederacio CAF
manaĝero Mondher Kebaier
golreĝo Issam Jemâa (36)
stadiono Stade olympique de Radès (stadiono Olimpikaj Radioj)
FIFA kodo TUN
unua matĉo Flago de Tunizio Tunizio 2-1
 Libio
1957
plej granda gajno Flago de Tunizio Tunizio 8-1
 Tajvano
1960
Flago de Tunizio Tunizio 7-0
 Togolando
2000
Flago de Tunizio Tunizio 7-0
 Malavio
2005
Flago de Tunizio Tunizio 8-1
 Ĝibutio
2015
plej granda perdo  Hungario 10-1
Flago de Tunizio Tunizio
1960
Futbala Mondpokalo
aperoj 5 (unuafoje en 1978)
plej bona rezulto 9a (unua rondo)
1978
Afrika Pokalo de Nacioj
aperoj 19 (unuafoje en 1962)
plej bona rezulto unua pozicio
2004
vdr

La Tunizia nacia teamo de futbalo oficiale naskiĝis en 1956, kiam Tunizio internacie rekonate sendependiĝis el la kolonia regado de Francio. La unua internacia matĉo estis kontraŭ Libio en junio 1957. Enlande la teamo ricevis la kromnomon Aigles de Carthage - "la Agloj de Kartago". La tunizia teamo kvin fojojn kvalifikiĝis por la Futbala Mondpokalo - tiu de 1978, 1998, 2002, 2006 kaj 2018, en 2004 gajnis la Afrikan Pokalon de Nacioj kiam ĝi gastis en Tunizio.

Araba Pokalo 2021[redakti | redakti fonton]

La 18-an de decembro 2021 Tunizio malgajnis la finalon de la Araba Pokalo 2021 en Kataro (0 - 2) kontraŭ Alĝerio.