Tibetobirma lingvaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Tibetobirma grupo)

La tibetobirma lingvaro formas lingvan familion en Sud-Azio. La grupo enhavas ĉirkaŭ 350 lingvojn, parolatajn en Centra, Orienta kaj Suda Azio, ekzemple en Birmo (Mjanmao), Tibeto, Tajlando, Butano, Nepalo, Barato kaj Pakistano. La tuta nombro de parolantoj estas ĉirkaŭ 70 milionoj.

Etnografio > Etno > Ĉinotibeta familio > Tibetobirma grupo

Etnoj de la grupoKvanto
Birmanoj 30 280 000
Izuoj 6 900 000
Tibetanoj 4 830 000
Karenoj 3 700 500
Manipuranoj 1 400 500
Bhotioj 1 200 500

Etnoj[redakti | redakti fonton]

BHOTIOJ

  • Nomo: [f] Bhotias; [r] bhotija
  • Popolo, ĉefloĝantoj de Butano (1 miliono, 1991). Loĝas ankaŭ en Nepalo (110 mil) kaj Hindio (90 mil).
  • Lingvo: de ĉino-tibeta familio.
  • Kredantoj: precipe budhistoj, en Hindio - hinduistoj.

BIRMANOJ, Mjanmanoj

  • Nomoj: [m] mjanma; [f] Birmans; [r] mjanma, birmanci
  • Popolo, ĉefloĝantoj de Mjanmao (pli ol 30 milionoj). Loĝas ankaŭ en Hindio, Kamboĝo, Laoso k.a. Prauloj de birmanoj venis de Tibeto kaj asimilis lokaj mon-kmerajn tribojn. Totala kvanto: 30,28 milionoj (1987).
  • Lingvo: birma.
  • Kredantoj: precipe budhistoj.

ĤANOJ

  • Nomoj: [f] Hani; [r] ĥani
  • Grupo de popoloj en Ĉinio (pli ol 1,3 milionoj) kaj la landoj Hindoĉinio. Totala kvanto: 1,48 milionoj (1992).
  • Lingvoj: lolo-birmaj.

IZUOJ

  • Nomo: [m] ij; [f] Izu; [r] iczu
  • Popolo en la sudo de Ĉinio; 6,9 milionoj (1992).
  • Lingvo: de ĉino-tibeta familio.
  • Kredantoj: daosistoj, konfuceanoj, parto de tradiciaj konfesoj.

KAĈAROJ

  • Nomo: [m] boro, dimasa; [f] Katchars; [r] kaĉari
  • Popolo en Hindio (ŝtato Asamo), 1 milionoj (1992).
  • Lingvo: de tibeto-birma grupo. precipe hinduistoj.

KAĈINANOJ

  • Nomo: [m] ĉĵinpo; [f] Kachin; [r] kaĉin, czinpo
  • Popolo en Mjanmao (675 mil, nacia regiono Kaĉino) kaj Ĉinio, malgrandaj grupoj - en Tajlando, Laoso kaj en sudoriento de Hindio. Totala kvanto: 810 mil (1992).
  • Lingvo: kaĉina.
  • Konservas tradiciajn konfesojn, estas ankaŭ budhistoj kaj kristanoj (baptistoj).

KARENOJ

  • Nomo: [m] pgĥanjo; [f] Karens; [r] kareni
  • Popolo en Mjanmao kaj okcidento de Tajlando; 3,7 milionoj, inter ili en Mjanmao pli ol 3,5 milionoj (1992).
  • Lingvo: de sino-tibeta familio.
  • Kredantoj: precipe budhistoj, estas ankaŭ kristanoj (baptistoj).

MANIPURANOJ

  • Nomoj: [m] mejthej; [f] Manipuri, Meithei; [r] manipuri
  • Popolo en Hindio, ĉefloĝantoj de ŝtato Manipuro; 1,4 milionoj (1992).
  • Lingvo: manipura.
  • Kredantoj: precipe hinduistoj, estas ankaŭ kristanoj (protestantoj) kaj muzulmanoj-sunaistoj.

NAGAOJ

  • Nomoj: [f] Naga; [r] naga
  • Grupo de popoloj en Hindio, ĉefloĝantoj de ŝtato Nagalando. Loĝas ankaŭ en ŝtatoj Manipuro kaj Asamo kaj najbaraj regionoj de Mjanmao. Totala kvanto: 1,12 mil (1992).
  • Lingvo: nagaa.
  • Kredantoj: parto estas kristanoj, la restaj nagaoj estas anoj de tradiciaj religioj.

ŜERPOJ

  • Nomoj: [m] ŝerpa; [f] Sherpas; [r] ŝerpi
  • Popolo en oriento de Nepalo (100 mil, 1992) kaj en najbaraj regionoj de Hindio (15 mil).
  • Lingvo: ŝerpa.
  • Kredantoj: budhistoj.

TIBETANOJ

  • Nomoj: [m] pjoba; [f] Tibetains; [r] tibetci
  • Popolo en sudokcidento de Ĉinio (Tibeto kaj najbaraj regionoj; 4,75 milionoj). Loĝas ankaŭ en Hindio kaj Butano. Totala kvanto: 4,83 milionoj (1992).
  • Lingvo: tibeta.
  • Kredantoj: budhistoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.