Ĉeng He

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

ĈENG He 鄭和 (aliaj translitero:Cheng Ho (Ĉeng Ho) aŭ Zheng He, Pinjino: Zhèng Hé) aŭ 三寶 San Bao genannt, naskiĝnomo Ma Ho; nask. en 1371 en Yunnan; mort. en 1433, estis ĉina vojaĝanto, ŝipveturisto, diplomato. Li naskiĝis kiel muslimo, iĝis eŭnuĥo kaj servis la ĉinan imperiestron.

En ĉ. 1381, la ĉinoj okupis naskiĝ- kaj vivlokon de Ĉeng, oni kastris lin kaj akceptis lin la armeo. En 1390 li jam montris elstaran kapablon pri militado kaj diplomatio.

Al li donacis la nomon Cheng la imperiestro Yung-lo, kiu nomumis lin ĉefkomandanto de la ekspediciaj fortoj al la „Okcidentaj Oceanoj”. Li unuafoje ekveturis en 1405 kun 62 ŝipoj, kun ĉ. 27.800 homoj. Ili veturis eĉ ĝis Ŝri-Lanko kaj reveturis en 1407.

Li batalis en 1409 kun la Cejlona reĝo Alagonakkara kaj la reĝon kunportis al Nankingo. Cheng Ho ekveturis triafoje en 1411 kaj atingis la Hormuzon. Kvarafoje (1413) atingis Adenon, Mekaon, Egiption kaj revenis en 1415.

La kvina ŝipveturo 81417–19) celis denove la Persan golfon kaj orientan Afrikon. La sesa vojaĝo okazis en 1421 kaj li hejmenportis la fremdajn diplomatojn el Ĉinio.

La imperiestro Yung-lo mortis en 1424 kaj la nova imperiestro Hung-hsi ĉesigis la veturojn. Cheng Ho estis nomumita loka komandanto.

Cheng Ho ekveturis sepafoje en vintro de 1431, revenis en Ĉinion en somero de 1433 kaj mortis en 1435.