Koĉi (Barato)
| Koĉi | |
| urbo | |
|
Mozaiko pri Koĉi
|
|
| Lando | Barato |
|---|---|
| Ŝtato | Keralo |
| Situo | Koĉi |
| - alteco | 0- m s. m. |
| - koordinatoj | 09°58′00″N 76°16′00″E / <span class="geo-dec geo" title="Mapoj, elĉielaj bildoj kaj aliaj datumoj por 9.966667 Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo *">9.966667°N, Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo < |
| Areo | 95 km² (9 500 ha) |
| Loĝantaro | 601 574 (2011) |
| Horzono | UTC + 5:30 |
| Poŝtkodo | 682 0xx |
| Telefona antaŭkodo | 484 |
| Aŭtokodoj | KL-7 |
Koĉi (കൊച്ചി) estas metropolo, grava havenurbo kaj universitata urbo en Barato, en subŝtato Keralo. Dum la kolonia erao ĝi nomiĝis Cochin.
Enhavo |
Geografio [redakti]
Koĉi etendiĝas en la suda parto de la lando laŭ la Araba Maro.
Historio [redakti]
Koĉi estis la centro de hinda spicokomerco dum multaj jarcentoj. La grekoj, romianoj, judoj, araboj kaj ĉinoj komercadis jam ekde la antikvaj tempoj. La plej frua skriba mencio okazis en ĉina dokumento en la 15-a jarcento. En 1500 la alvenintaj portugaloj fondis komercejon kaj konstruis fortikaĵon. La portugaloj regis ĝis 1663, poste nederlandanoj alvenis, baldaŭe britoj ekde 1814.
Trafiko [redakti]
Koĉi havas internacian flughavenon, havenon, aŭtovojojn kaj 2 stacidomojn. En la urbo aŭtobusoj kaj aŭtorikiŝoj liveras la pasaĝerojn.
Klimato [redakti]
Koĉi havas tropikan klimaton kun musono. La averaĝa temperaturo varias inter 23-31 °C. Jare pluvas 3228 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, sed plej ofte inter majo-oktobro.
Vidindaĵoj [redakti]
- romkatolika preĝejo de Sankta Francisko de 1503
Ĝemelurboj [redakti]
Norfolk (Virginio), Usono ekde 2010