Ibn-Ĥaldun

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ibn-Ĥaldun

Ibn Ĥaldun (arabe ابن خلدون, plennome ولي الدين عبد الرحمن ابن محمد بن محمد بن أبي بكر محمد بن الحسن Walī ad-Dīn ʿAbd ar-Raḥmān ibn Muḥammad ibn Muḥammad ibn Abī Bakr Muḥammad ibn al-Ḥasan; naskita la 27-an de majo 1332 en Tunizo, mortinta la 17-an de marto 1406 en Kairo) estis araba islama historiisto kaj politikisto.

Ibn Ĥaldun studadis en Tunizo. Kiam li 30-jariĝis, li fariĝis ministro de la sultanoj de Feso kaj Tunizo. Ekde 1382, en rolo de kadio de Kairo, li estis kuntrenata en la dinastiajn konkuradojn de la islama Nordafriko. Pri tiuj landoj li verkis sian kolosan historion, Kitāb al'ibar (Libro de la historiaj ekzemploj). La gvidfadeno de la historio estas la estiĝo de urba el kamparana civilizo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]