Dalil Boubakeur

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dalil Boubakeur
Persona informo
Naskiĝo 2-an de novembro 1940 (1940-11-02) (83-jaraĝa)
en Skikda
Lingvoj francaarabagermana
Ŝtataneco FrancioAlĝerio
Alma mater Gimnazio Louis-le-GrandAl-Azhar-universitato • Lycée Bugeaud • Universitato de Parizo
Familio
Patro Hamza Boubakeur
Okupo
Okupo kleriko • kuracisto
vdr

Dalil BOUBAKEUR (2a de novembro 1940) estas kuracisto, Muftio, kaj estro de la Granda Moskeo de Parizo. Li estas ankaŭ la prezidanto de la Franca Konsilio de la Islama Kredo.

Li naskiĝis en la urbo de Alĝerio Skikda. Li studis en Lycées Bugeaud en Alĝero, antaŭ translokiĝi al Francio kaj studi en la Lycée Louis-le-Grand. Li gradiĝis el la Fakultato de Sciencoj kaj Medicino de Parizo kaj tenas gradojn en studoj pri Korano, teologio kaj islama civilizo.

Li publikigis «Proklamon de la islamo en Francio» («Proclamation de l'islam en France» en la franca[1]) kiu provas ĝustigi la francajn islamanojn kiuj praktikas islamon kiu respektas la leĝojn respublikajn, kaj kiu estis tradukita en Esperanton[2].

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. france Hugo Domenach, «Exclusif. Le texte qui fonde un islam en France», Le Point, 29-an de marto 2017 (legi rete).
  2. (PDF) Dalil Boubakeur, Proklamo de la islamo en Francio, elfrancigita de Emanuelo Arbaro, 9-an de aŭgusto 2017.