Luna fazo

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Lunar libration with phase2.gif

Laŭ astronomio, luna fazo estas iu de la aspektoj de la luno videbla de la tero. La luno ne mem elsendas lumon, sed reflektas la lumon de la suno. La lunaj fazoj varias cikle dum unu monato, ĉar la luno orbitas ĉirkaŭ la tero kaj je diversaj gradoj troviĝas en la ombro de la tero.

Plenluno nomiĝas la fazo, dum kiu la tuta luno estas plene prilumata, novluno la fazo, dum kiu la luno estas apenaŭ videbla, ĉar tute en la ombro de la tero, kaj kvaronluno ĉiu el la du fazoj de la luno, dum kiu oni vidas ĝin nur parte (kreskanta luno, post novluno, kaj malkreskanta luno, post plenluno).

Kiam la luno estas tuj malaperonta (malkreskanta luno) aŭ ĵus aperinta, (kreskanta luno) ĝi aspektas kiel maldika brila arko, sed la cetero de ĝia disko ŝajnas prilumita de griza lumo, aŭ cindra lumo : estas la rebrilo de Tero sur lumo.

Interesaj faktoj [redakti]

Lunfazoj laŭ PIV 2005

La aŭtoroj de PIV 2005 aldonis eraran ilustraĵon de la lunfazoj. Kelkaj fazoj sur ĝi validas nur por la norda hemisfero, kaj kelkaj - nur por la suda.

Vidu ankaŭ [redakti]

Eksteraj ligiloj [redakti]

Ekstera ligilo    http://www.moonphaseinfo.com
Ekstera ligilo    http://panama.moonrise.ws/~clint/Hermit/Eclipse/when_stats.html
Ekstera ligilo    http://www.voidware.com/moon_phase.htm
Ekstera ligilo    http://www.skyviewcafe.com/skyview.php