Luna kratero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Luna kratero estas ronda, plej ofte malprofunda baseno, ĉirkaŭita de plialtigita ringo („kraterrando“). Kontraŭe al vulkanaj krateroj preskaŭ ĉiuj lunaj krateroj estiĝis per alfrapo de meteorito.

Historio de malkovro[redakti | redakti fonton]

La vorto kratero estis unue elektita de Galileo, en la greka kaj latina ĝi signifas „kaliko, taso“. Galileo konstruis sian unuan teleskopon aŭtune 1609, kaj li observis la lunon unuafoje la 30-an de novembro 1609. Li malkovris, ke - kontraŭe al ĝenerala opinio - la luno ne estas perfekta sfero, sed ke ĝi havas kaj montojn kaj tasosimilajn basenojn, la lastajn li nomis kraterojn.

La scienca disputo pri la origino de la krateroj daŭris jarcentojn: ĉu vulkaneksplodoj, ĉu meteoritalfrapoj, ĉu glaciepoka fenomeno?

Per kosmomisioj al la luno, aparte per la Projekto Apollo kolektiĝis la scioj, ke fakte temas pri meteoritalfrapoj, respektive por la grandaj krateroj pri asteroidalfrapoj.

Karakterizaĵoj[redakti | redakti fonton]

Ĉar ne ekzistas likva akvo sur la luno, nek atmosfero, erozio sur la luno estas tre malmulta. Do lunaj krateroj en aĝo de pli ol 2 miliardoj jaroj troviĝas . La aĝon de la grandaj krateroj oni povas determini per la multaj malgrandaj krateroj, de postaj meteoritalfrapoj.

Lunaj krateroj skaliĝas inter mikroskopa grandeco (trovitaj en la rokpecoj reportitaj al la tero) ĝis diametro de pli ol 500 km (ekz-e: Birkhoff - 345 km, Hertzsprung - 501 km, Korolev - 437 km). — Kompare, la lunaj „maroj“ (fakesprimo: „maria“ laŭ la latina mare (sing.), maria (pl., akcentu: MAria) estiĝis per gigantaj alfrapoj en la fruega tempo de la luno, kiam ĝi ankoraŭ estis preskaŭ fluida, kaj la truoj pleniĝis per fluanta lafo.

Lunaj krateroj tipe montras jenajn strukturojn:

  • ĉirkaŭaĵo plena de materialo elĵetita dum la alfrapo; kutime pli hela
  • altigita ringo, elpremita dum alfrapo
  • kratera grundo, pli-malpli glata ebenaĵo de la kratero
  • centra pinto (nur en kelkaj krateroj kun pli ol 26 km diametro)

Situo de kelkaj gravaj krateroj[redakti | redakti fonton]

La ruĝa punkto indikas la situon de la koncerna kratero (ĉiuj en la „antaŭa“[1] flanko de la luno).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj, referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ĉar la luno havas ligitan rotacion, ni ĉiam vidas ĝin de la sama flanko, kiu akiris plurajn nomojn:
    la „antaŭa“ / „terproksima“ / „proksima“ / „malkaŝita“ flanko de la luno,
    dum la alia, kutime ne videbla flanko nomiĝas: la „malantaŭa“ / „fora“ / „malproksima“ / „kaŝita“ flanko.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]