Guru Nanak

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Guru Nanak
Persona informo
Naskiĝo 15-an de aprilo 1469 (1469-04-15)
en Nankana Sahib,  Delhia Sultanlando
Morto 7-an de majo 1539 (1539-05-07) (70-jaraĝa)
en Kartarpur,  Mogola Imperio
Lingvoj panĝaba
Familio
Patrino Mata Tripta
Frat(in)o Bebe Nanaki
Edz(in)o Mata Sulakhni
Infanoj Sri Chand • Lakhmi Das
Okupo
Okupo guruo
vdr
Guru Nanak (14691539).

Majstro Nanako, Guru Nanak, (1469-1539), estas la fondinto de sikismo. Li estas la unua el la dek majstroj de tiu religio.

Junaĝo[redakti | redakti fonton]

Nanako estis naskita en Talwandi, nun Nankana Sahib, proksime de Lahore nun en Pakistano. Liaj gepatroj estis hinduoj el la kasto de komercistoj. Jam en knabaĝo Nanakon tre logis religio.

Nanako edziĝis kaj naskigis du filojn. Dezirante esplori la misterojn de vivo, li elhejmiĝis. Li vagadis tra tuta Hindujo kiel hinduaj sanktuloj. En tiu periodo, Nanako eksciis pri la instruo de kabiro (1441-1518), sanktulo respektata kaj de hinduoj kaj de islamanoj.

Prediko[redakti | redakti fonton]

Post jaroj da vagado, Nanako sentis sin vokita al instruo. Li predikis antaŭ ĝajnaj, hinduaj kaj islamaj preĝejoj, kaj logis plurajn disĉiplojn. Li pensis, ke religio estas ligo por unuigi homojn, dum ke ĝi en realo kontraŭmetas homojn. Li precipe bedaŭris la malamikecon inter hinduoj kaj islamanoj. Li volis forigi tion, kaj tial ofte li diris "ne estas hinduo kaj ne estas islamano".

Instruado[redakti | redakti fonton]

Post siaj predikaj vojaĝoj Nanako ekloĝis en Kartapur ĉe la bordo de rivero Kavi. Li restis tie ankoraŭ 15 jarojn, instruante al la disĉiploj (sikoj), kiuj sekvis lin kaj plu venis al li. Tiuj komencis rigardi lin majstro, alivorte guruo.

Tie li instruis vivadon en la mondo, sen aparteco de pastrojermitoj, komunan manĝon (langar) sen atento al riĉo aŭ malriĉo, sen atento al kastoj. Li nomumis la disĉiplon Lehna dua majstro de sikoj kun la nomo Guru Angad.


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]