Maratha Imperio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Flago de la Imperio

La Maratha Imperio, ankaŭ konata kiel Maratha Konfederacio, estis ŝtata organizo ekzistinta en la Hinda subkontinento inter 1674 kaj 1818, kiu en la pinta momento ampleksis 1 milionon da kvadrataj kilometroj.

La imperio estis fondita de Ŝivaĝi en 1674 kiam estis establita sendependa marata teritorio ĉirkaŭ Puneo ekde la Biĵapura sultanujo. Post periodo el ribeloj kaj geriloj kontraŭ la mogola imperiestro Aŭrangzebo, Ŝivaĝi forpasis en 1680, lasante grandan maratan regnon, strategie situantan, sed eksponitan al atakoj. Mogoloj atakis ĝin en 1682, sed ne sukcesis konkeri maratojn en la milito, kiu daŭris ĝis 1707. Pranepo de Ŝivaĝi regis kiel imperiestro ĝis 1749 kaj dum sia regado fiksis oficejon de ĉefministroj, kiuj regis senpere, dum posteuloj de Ŝivaĝi nur titole. La imperio sian disvolvon travivis en la 18-a jarcento. Post malvenka batalo en 1761 ĝi transformiĝis al konfederacio de 5 memstaraj marataj ŝtatoj, regata interalie de Puneo, Gvalior, Nagpur, Baroda. Britio tamen venkis maratojn en 1818. Plimulto de la ŝtato estis enkorpigita al Brita Hindio kaj la ceteraj teritorioj en 1947 al sendependa Barato.