Vahabismo

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo
Parto de serio

Islamo

Historio de islamo

Kredo kaj praktikoj

Unueco de Dio
Konfeso de kredo
PreĝoFasto
PilgrimoAlmozoMoskeo

Ĉefaj personecoj

Mohamedo
AliAbu Bakr
Samtempuloj de Mohamedo
Membroj de hejmo de Mohamedo
Profetoj de islamo

Tekstoj kaj leĝoj

KoranoSunaoŜario
Legislativo
Biografioj de Mohamedo

Branĉoj de islamo

SunaistojŜijaistojSufismo
Vahabismo

Sociopolitikaj aspektoj

ArtoArkitekturo
UrbojKalendaro
SciencoFilozofio
Religiaj gvidantoj
Virinoj en islamo
Politika islamoĜihado
Liberalisma islamo

Vidu ankaŭ

Vortareto de islamaj nocioj
Listo de islamaj terminoj
Listo de signifaj moskeoj
Listo de artikoloj pri islamo

Vahabismo (de la araba الوهابية) estas aparta branĉo de islamo, kiu naskiĝis en la 18-a jarcento en nun-tempa Saŭda Arabio, de la instruadoj de Mohamedo Ibn Abd al Wahab (1703-1792). Ĉi tiu branĉo de islamo estas la plej sekvata en Saŭda Arabio kaj en Kataro, kie la registaroj apogas ĝin.

La vahabitoj (kiel oni nomas vahabismanojn) mem malofte uzas la vorton vahabismo, kaj preferas "muwahidun", kiu signifas "unitaristoj".

[redaktu] Kredoj

Vahabitoj akceptas la Koranon kaj la Haditojn, kaj ankaŭ kelkajn komentajn verkojn pri ili, inkluzive de tiuj de verkoj de Ibn Taymiyya (1263-1328) kaj de Al Wahab. Male kiel aliaj sunitoj, ili rifuzas sekvi apartan Madhabon (skolo de islama leĝofarado), ĉar ili asertas ke ili interpretas la vortojn de la profeto Mohamedo pli rekte. Vahabitoj alvokas al puritana kaj rigora pozicio pri religiaj demandoj. IIi volas liberigi islamon de novaj evoluoj, kiuj venis post la tempoj de la profeto, de herezoj kaj de idolatraj praktikoj. Ili rifuzas multajn praktikoj, ekzemple preĝadon ĉe tomboj aŭ preĝadon al sanktuloj, anĝeloj aŭ profetoj malsamaj ol Dio mem, ĉar ili konsideras ilin formoj de idolatrio. Ili ankaŭ rifuzas la celebradon de jaraj festivaloj honore al la profeto aŭ al sufitaj sanktuloj.

[redaktu] Disvastiĝo

Al Wahhab konvinkis Mohamed Ibn Saud, triban ĉefon en parto de la araba duoninsulo, ke li fariĝu vahabito. Nuntempe la reganta familio en Saŭda Arabio estas ĝuste la Al Saud, al kiu li apartenis. En 1924, ili havigis al si la urbojn Mekka kaj Medino, ebligante al si prediki vahabismon al la pilgrimoj de la tuta islama mondo. Vahabismo vere fariĝis grava post la malkovro de grandaj rezervoj de nafto en Saŭda Arabio, en 1938. La grandegaj profitoj, kiujn la Saŭda registaro ricevis de la nafto, estis uzitaj parte por disvastigi vahabismon trans la mondo, kaj la saŭda registaro kreis multajn moskeojn kaj organizaĵojn kiuj provas disvastigi vahabismon trans la islama mondo. Tamen, Saŭda Arabio kaj najbara Kataro restas la nuraj landoj, kie ĝi estas la plej populara kredo. Saŭda Arabio estas ofte konsiderita la plej religiema kaj konservema islama lando. La praktikado de aliaj religioj estas malpermesita en la lando, kaj la tuta publika vivo baziĝas sur religio. Virinoj havas tre malmultajn rajtojn (ekzemple ili ne rajtas stiri aŭtomobilon). Pro tio vahabismo estas ofte traktata kiel la plej konservema, rigora kaj malliberala branĉo de islamo, almenaŭ fare de okcidentanoj.