Abdelaziz Bouteflika

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Abdelaziz Bouteflika

Abdelaziz BOUTEFLIKA (naskiĝis la 2-an de marto 1937 en Oujda) estas ekde 1999 la alĝera prezidanto.

[redakti] Biografio

Bouteflika naskiĝis la 2-an de marto 1937 en la urbo Oujda, kiu situas en Maroko. Ekde 1956 li fariĝis membro de la FLN laŭ la franca nomo Front de Libération Nationale, kiu batalis por la sendependeco for de la franca ŝtato. Sub Houari Boumedienne li tre rapide akiris altajn postenojn kaj en 1962 li fariĝis ministro pri junularo, sporto kaj turismo. Poste li fariĝis ekstera ministro de Alĝerio. Post la morto de Boumedienne li kandidatis kiel prezidanto, sed pro subteno de Bendjedid Chadli fare de la armeo, li ne sukcesis. Nur en 1999 li elektiĝis kiel prezidanto post Liamine Zéroual. En aprilo 2009 li estis reelektita la trian fojon.

Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj