Unua Berbera Milito

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Enterprise kaptante Tripoli.

Unua Berbera Milito, Unua Berbereska Milito (1801–1805), konata ankaŭ kiel Tripolitana Milito kaj Berbermarborda Milito, estis la unua de du Berberaj Militoj inter Usono, Svedio kaj la kvar nordafrikaj ŝtatoj konataj kolektive kiel la "Berberaj Ŝtatoj". Tri el tiuj estis teorie provincoj de la Otomana Imperio, sed estis praktike aŭtonomaj: Tripoli, Alĝero, kaj Tunizio. La kvara estis la sendependa Sultanlando de Maroko.[1] La kaŭzo de la milito estis la fakto ke piratoj el la Berberaj Ŝtatoj kaptis usonajn komercajn ŝipojn kaj tenis la ŝipanarojn por akiri elaĉetojn, petante al Usono pagi tributon al la Berberaj regantoj. La tiama Prezidento de Usono nome Thomas Jefferson malakceptis pagi tiun tributon, aldone al la fakto ke svedoj jam estis militantaj kontraŭ la Tripolitanoj ekde 1800.[2]

Bataloj[redakti | redakti fonton]

La Philadelphia ĉe Tripoli, en Oktobro 1803.
Stephen Decatur sur Tripolitana boato dum ŝipbatalo, 3a ed Aŭgusto 1804.
Leŭtenanto Presley O'Bannon ĉe la Batalo de Derna, Aprilo 1805.

En Oktobro 1803, la ŝiparo de Tripoli kaptis la usonan ŝipon Philadelphia netuŝita post la fregato suriris rifon dum la patrolado de la haveno de Tripoli. Klopodoj fare de la usonanoj por flosigi la ŝipon sub kanonado fare de lokanoj malsukcesis. La ŝipo, ties kapitano, nome William Bainbridge, kaj ĉiuj oficiroj kaj ŝipanaro estis kaptitaj kaj tenitaj kiel ostaĝoj. Philadelphia estis turnita kontraŭ la usonanoj kaj ankrita en la haveno kiel kanonejo.

Bruligo de la usona ŝipo Philadelphia – "The most bold and daring act of the age."
Horatio Nelson.

Dum la nokto de la 16a de Februaro 1804, Leŭtenanto Stephen Decatur kondukis malgrandan roton de usonaj marsoldatoj sur la kaptita Tripolitana lugro renomita Intrepid, tiele trompante la gvardianojn de Philadelphia flosi sufiĉe proksime por alveni. La soldatoj de Decatur atakis la ŝipon kaj superis la maristojn de Tripolitanio. Danke al pafa subteno el la usonaj militŝipoj, la marsoldatoj pafis kontraŭ la Philadelphia, malhelpante ties uzadon fare de iliaj malamikoj. La brita admiralo, Horatio Nelson, konata kiel aktivema kaj kuraĝa marmilitisto, laŭ registroj nomigis tion "the most bold and daring act of the age" (la plej kuraĝa tiama ago).[3]

Preble atakis Tripoli la 14an de Julio 1804, per serio de nedecidaj bataloj, kiaj kuraĝa ses malsukcesa atako klopodanta uzi la Intrepid fare de la kapitano Richard Somers kiel pafŝipo, plenigita per eksplodaĵoj kaj sendita eniri en la havenon de Tripoli, kie ĝi estus detruanta sin kaj la malamikan ŝiparon. Tamen, Intrepid estis detruita, eble de malamika pafado, antaŭ ĝi estus plenumante sian celon, mortigante Somers kaj sian tutan ŝipanaron.[4]

La mejloŝtona punkto en la milito estis la Batalo de Darna (Aprilo–Majo 1805). Eks-konsulo William Eaton, nome armea kapitano kiu uzis la titolon de "generalo", kaj Marsoldata 1a Leŭtenanto Presley O'Bannon estris forton de ok marsoldatoj[5] kaj kvin cent pagsoldatoj — Grekoj el Kreto, Araboj, kaj Berberoj kiuj marŝis tra la dezerto el Aleksandrio, Egiptio, por kapti la Tripolitanan urbon Darna. Tiu estis la unua fojo kiam la usona flago estis starigita venke sur eksterlanda tero. Tiu ago estis memorigita en linio de la Marsoldata Himno — "la marbordoj de Tripoli".[6] La kapto de la urbo donis al usonaj negocistoj avantaĝon por sekurigi la revenon de ostaĝoj kaj la finon de la milito.[7]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Wars of the Barbary Pirates, p. 16, 39.[rompita ligilo]
  2. Woods, Tom Presidential War Powers: The Constitutional Answer. Alirita 9a de Julio 2014.
  3. Tucker, Spencer. Stephen Decatur: A Life Most Bold and Daring. Naval Institute Press; 2005. ISBN 978-1-55750-999-4. p. xi.
  4. Tucker, 2005, pp. 326 – 331.
  5. Eaton estis postulinta 100 marsoldatojn, sed tio estis limigita al ok fare de la komodoro Barron, kiu deziris uzi siajn fortojn diference. Daugherty 2009, paĝoj 11–12.
  6. Battle of Derna.
  7. A History Lesson: The First Barbary War. Alirita 20a de Januaro 2016.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Adams, Henry Brooks (1986), History of the United States of America During the Administrations of Thomas Jefferson (Library of America ed.) (publikigita en 1891)
  • Boot, Max (2003). The Savage Wars of Peace: Small Wars and the Rise of American Power. New York City: Basic Books. ISBN 046500721X. LCCN 2004695066.
  • Daugherty, Leo J. (2009). The Marine Corps and the State Department: enduring partners in United States foreign policy, 1798–2007. McFarland. ISBN 978-0-7864-3796-2.
  • De Kay, James Tertius (2004), A Rage for Glory: The Life of Commodore Stephen Decatur, USN, Free Press
  • Keynes, Edward (2004), Undeclared War, Penn State Press, ISBN 978-0-271-02607-7
  • Brian Kilmeade; Don Yeager (2015). Thomas Jefferson and the Tripoli Pirates: The Forgotten War That Changed American History. ISBN 978-1591848066.
  • Lambert, Frank (2005), The Barbary Wars: American Independence in the Atlantic World, New York: Hill and Wang, ISBN 978-0-8090-9533-9
  • London, Joshua E. (2005), Victory in Tripoli: How America's War with the Barbary Pirates Established the U.S. Navy and Shaped a Nation, New Jersey: John Wiley & Sons, Inc., ISBN 0-471-44415-4
  • Oren, Michael B. (2007), Power, Faith, and Fantasy: The United States in the Middle East, 1776 to 2006, New York: W.W. Norton & Co, ISBN 978-0-393-33030-4
  • Smethurst, David (2006), Tripoli: The United States' First War on Terror, New York: Presidio Press
  • Toll, Ian W. (2006), Six Frigates: The Epic History of the Founding of the U.S. Navy, W. W. Norton, ISBN 978-0-393-05847-5
  • Wheelan, Joseph (2003), Jefferson's War: America's First War on Terror, 1801–1805, New York: Carroll & Graf
  • Whipple, A. B. C. (1991), To the Shores of Tripoli: The Birth of the U.S. Navy and Marines, Bluejacket Books, ISBN 1-55750-966-2
  • Zacks, Richard (2005), The Pirate Coast: Thomas Jefferson, the First Marines, and the Secret Mission of 1805, New York: Hyperion
  • Toll, Ian W. (17a de Marto, 2008). Six Frigates: The Epic History of the Founding of the U.S. Navy. W. W. Norton & Company. ISBN 978-0393330328.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]